2010/01/09

Enkonduko en la Koranon (4)

Tafsiro

La Korano estas komentita kaj studita abunde kaj redunde. Tiaj komentado kaj studado nomiĝas tafsiro (تفسير tafsir') aŭ ekzegezo. La plej bonaj tafsiroj estas la plej objektivaj, kiuj provas klarigi la Koranon per la Korano mem, aŭ per la Sunnato, laŭeble evitante privatajn opiniojn. Ili donas al la leganta islamano vastan panoramon por kompreni la Koranon kiel eble plej komplete kaj rigore; alivorte dirite: ili donas ilojn, precipe filologiajn, per kiuj li povas proksimiĝi al la laŭvorta signifo de la Korano kaj, surbaze de tia serioza klarvido, kompreni la tekston per si mem.

La tafsiristo, aŭ korankomentisto, bezonas taŭgajn informojn pri la Korano. Tiajn informojn pri la Korano provizas la tiel nomataj “koranosciencoj” (علوم القرآن għolum' al-qor’an'), pri kiuj temos poste. Ili estas la bazaj scioj, kiuj necesas por trafe kaj korekte rigardi en la tekston. La koranosciencoj estas nemalhavebla ilo de la tafsiristo, kiam li analizas ajaton (آية), alinome versiklon, de la Korano. Tio estas vastega amaso da informoj, kiuj plej eble precizigas la kuntekston de la Korano.

La tradiciaj tafsiroj ŝajnas tro komplikaj al tutnovaj lernantoj, eĉ ne metas ĉi tiujn en taŭgan menso-kadron, kiun la tafsiristoj supozas ĉe la lernantoj. Oni ne trovas en la tafsiroj informojn, kiuj estas nemalhaveblaj por eksteretosa lernanto, ĉar tiuj komentoj neniam estis celitaj al li. Tasko farebla, tamen ne farita, estas rekonstrui la reton da reciprokaj implicoj sub la surfaco de iu ajn aserto en tiuj verkoj. Estas vere, ke ili donas abundegajn informojn, kiuj tamen estas supraĵaj, ĉar la aŭtoroj supozas ĉe la legantoj multe da antaŭa sciado kaj specialan sintenon, kiu komunikas al la leganto la verajn celon kaj signifon de la komentoj. Provizore, ni kontentiĝu per tio, ke ni sekvu tiujn komentojn paŝo post paŝo kaj ni sekvu la bonan gvidadon de nia intuo tra ĝangalo da informoj kaj kromsignifoj. Multo eskapos nin nepre, tamen trankvila pacienco poiome transdonos al ni ŝlosilojn por kompreni la pensomanieron pulsantan sub tiu senfina abundo da diskutoj.

Por studi la Koranon necesas ankaŭ taŭga etoso. La tradicia studado celas lernantojn, kiuj disponas je libera tempo, animtrankvilo kaj granda sintezo-kapablo, akirita dum jaroj de praktikado kaj parkerigado je ŝajne senrilataj, kontraŭdiraj informoj. Tio estas, tiuj analizoj de la Korano celas sintenon, lokon kaj tempon aliajn ol la modernaj. Por eviti tiujn kaptilojn ni provos ĉiam direktiĝi al la plej esenca, kvankam ofte estas malfacile difini, kio estas esenca kaj kio estas akcesora en scienco, laŭ kiu ĉio prezentas reciprokajn rilatojn.

Sekva ĉapitro: Strukturo de la Korano