2010/04/24

La Surato de Ŝnurligo (111)

Per la nom’ de Allah’, la rahmana kaj rahima.
Ve al la manoj de Abu Lahab kaj al li!
Por kio taŭgas liaj havaĵoj kaj akiraĵoj!?
Li ja brulos en flamplena fajro.
Kaj la edzino, kun alportata brulligno,
surkole trenas fortikan ŝnurligon.


Jen kvazaŭ traduko de La Ŝnurligo (المسد al-masad),
centdekunua surato de la Karima Korano.

Diversaj komprenoj pri ĉi tiu surato akcentas diversajn aspektojn de la teksto. Por ekzemplo mi mencias historian interpreton, kiu rakontas pri najbaro de la Profeto kaj pri liaj atakoj kontraŭ Mohammad; kaj mi mencias ankaŭ kor-edukan interpreton, kiu akcentas la fakton, ke tia rakonto revenas foje kaj refoje en la koro de ĉiu homo, ĉar ĝi estas parto de la strukturo de ĉiu homo. En tiu senco, Abu Lahab estas ankaŭ simbolo de koleranta kaj suferanta homo; la manoj estas ankaŭ simbolo de animo, tio estas, de la aktiva aspekto de ĉiu homo; liaj havaĵoj estas ankaŭ simbolo de la distingaj trajtoj de iu difinita homo; liaj akiraĵoj estas ankaŭ simbolo de la eventuale amasiĝantaj scioj de iu difinita homo; fajro estas ankaŭ simbolo de kolero kaj sufero; lia edzino estas ankaŭ simbolo de avido; la brulligno estas ankaŭ simbolo de neniam satigeblaj unuopaj deziroj; la fortika ŝnurligo (masad) estas ankaŭ simbolo de peniga sklaveco.

Glosoj:
Abu Lahab: Kromnomo de persono, kun la signifo “La Flamulo”.
Abu: Patro de…; ulo kun trajtoj de…
Lahab: Flamo, fajrero.