2012/03/12

Konvertiĝo al islamo

Ĉi sube mi adaptas tekston verkitan de Abdarrahmano Mohammad Maanan'. Por kompreni lian insiston pri tio, ke islamo ne estas religio, ni devus difini lian komprenon pri religio. Ĉi tie sufiĉu tio, ke li trovas definitivan kontraston inter la religioj, al kiuj oni povas konvertiĝi aŭ iel aliĝi, kaj religio, kiu konsistas el malaliĝoj. La eventuala kontrasto mem eble estas interesa por diskuto, tamen ĉi tie mi nur proponas legaĵon, kiu cetere eble estas pensiga sendepende de aliĝoj aŭ malaliĝoj. Bonan legadon!

En ĉi tiu artikolo mi provas analizi la tiel nomatan "konvertiĝon" al islamo. Kiam oni aŭskultas, ke iu estas islamano malgraŭ tio, ke li ne naskiĝis en islama lando, oni diras pri tiu, ke li estas "konvertito", ke li konvertiĝis al islamo; sed la vorto "konverti", eĉ kiam oni volas uzi ĝin sen ofenda, minusvaloriga intenco, tute ne estas taŭga por paroli pri islamo.

Sed ni analizu la signifon de "konvertiĝo" por kompreni, ke ne eblas konvertiĝi al islamo, sed, male, esti islamano signifas "malkonvertiĝi" el multaj aferoj.

Laŭ la vortaroj, "konvertiĝi" estas "ŝanĝi sian religion". Tamen, se oni atentu bone tiun difinon, oni devas konkludi, ke ne eblas konvertiĝi al islamo, ĉar ĝi ne estas religio; fakte, ĝi ne plenumas la kondiĉojn, kiuj difinas religion.

Ĉiu religia fenomeno implicas konvertiĝon. Fama hadiso rakontas, ke Rasulallaho (sur lin la paco kaj namazo de Allaho) diris: "Ĉiu homo naskiĝas kun netuŝita origina naturo, kaj liaj gepatroj faras el li judon, kristanon aŭ plurdiulon." Al tio aldonis unu el liaj kunuloj: "Aŭ islamanon." Sed Rasulallaho (sur lin la paco kaj namazo de Allaho) kontestis: "Ne, ĉar islamo signifas la naturan staton de la homo."

Kiam ni naskiĝas, nia fetrato, nia origina naturo, estas netuŝita, senmakula; unuan konvertiĝon ni ricevas de niaj gepatroj, kaj poste la kultura kaj socia medio, en kiu ni disvolviĝas, puŝas nin al multaj konvertiĝoj. En ĉiu tago de nia vivo ni "konvertiĝas" al io, ni apartenas al tiu aŭ alia religio, al tiu aŭ alia politika ideologio, ni aktivas en tiu aŭ alia movado, ktp. Per ĉio ĉi ni kaŝas sub vualo tiun fetraton, kun kiu ni naskiĝas.

Ĉiu nova konvertiĝo implicas plian malproksimiĝon for de la komprenkapablo de tiu fetrato. Islamo, male, invitas al interrompo, laŭŝtupa liberiĝo elde la vualoj, kiujn ni surmetis, kaj kiuj donis al nia egoo ŝajnon de realo, ŝajnon de solideco.

La islamano "malkonvertiĝas" iom post iom el ĉiu sedimento, kiu konstruadis lian egoon kaj vualadis lian fetraton. Tiel do li detruadas en si la ideologiojn, la religiojn, la teoriojn, kaj ĉion, kio malproksimigis lin for de lia origino.

Islamo estas invito "repreni". Al islamo oni ne iras, sed revenas. La celo de la islamano estas redoni al la koro la originan komprenkapablon, kiun la homo perdis sur sia vojo.

"Islamano" ne estas iu tipo de homo, sed nur la nomo de la homo kiel estaĵo interne de la kosmo.

Do ne eblas paroli pri konvertiĝo al islamo, eĉ malpli pri praktiko de islamo, en la sama senco kiel praktiko de sporto, jogo, meditado aŭ iu ajn laŭmoda snobaĵo. La homo naskiĝas en islama stato, en stato de kompleteco, de harmonio, de paco; jen la signifo de "salâm", de kie venas la vorto "islamo".

Kiel ni povus konvertiĝi al io, kun kio ni naskiĝis? La fenomeno "konvertiĝo" estas unu el la plej subtilaj kaptiloj de la egoo, ĉar, kiam ni identiĝas al roloj, ideologioj, sintenoj, modoj, ktp, tiam ni atribuas realecon al nerealaj aferoj; kiel la bona aktoro, kiu "konvertiĝas" kaj identiĝas al sia rolo forgesante sin mem por fidele interpreti sian rolulon. Ĉu ni ne faras tion saman en nia ĉiutaga vivo? Ĉu ni ne vivas en senĉesa sinforgeso identiĝante al ĉiuj roloj, kiujn ni ludas dum nia tuta vivo?

Certe, ĉia konvertiĝo estas peza ŝarĝo, kiun ni portas de la lulilo ĝis la tombo. Islamo estas invito malŝarĝiĝi, liberiĝi de pezaĵoj. La islamano vivas la valorojn de la dezerta nomado, speciale la liberon; nome ĉar necesas liberiĝi eĉ de la ideo pri libero.

Konvertiĝo faras el homo karikaturon de homo, konfuzan amputiton for de sia natura stato, kiu vagas sur la tero sen alia orientilo ol la ŝanĝiĝema fluo de siaj emoj kaj deziroj. Islamano oni ne fariĝas, sed naskiĝas. Kiam la religioj, la mitoj, la ideologioj malaperas, nur islamo restas.