Laŭ Abu-Horajrato (Allaho kontentu pri li!), la Rasulo de Allaho (la namazo kaj la paco de Allaho estu sur li!) diris:
Kiu fidas Allahon kaj la Lastan Tagon, tiu diru bonon aŭ silentu.
Kiu fidas Allahon kaj la Lastan Tagon, tiu karimu al sia ĝaro.
Kiu fidas Allahon kaj la Lastan Tagon, tiu karimu al sia gasto.
Tion rakontis la Boĥarano kaj Moslem.
[Ĝis ĉi tie la teksto de la Navaano. Nun sekvas miaj notoj:]
Fido (imano) ne estas nura pretendo, sed interna sinteno, kiu montras sian efikon ekstere. Ĉi tie ni aŭskultas tri efikojn de fido:
La unua efiko havas du flankojn: konstruema parola konduto, kaj sindeteno de detruema parola konduto; tio estas du flankoj de prava parolo.
Dua efiko estas ekramo: honorigo konsistanta en tio, ke oni agas karime (noble kaj doneme) al sia ĝaro. En la hodiaŭa araba lingvo, ĝaro plejofte signifas nur "najbaro". Tamen en la hadisa epoko, kaj ankoraŭ hodiaŭ kiel fakvorto, ĝaro estas fremdulo, kiu serĉas protekton en nova socio kun difinitaj kondiĉoj. Tiu vorto, kies praprononcon (gar) oni ankoraŭ ofte aŭdas, estis samsignifa kiel la hebrea gar (kiu en la novhebrea alprenis novan signifon de "loĝanto"), kiel ni povas legi en la rakonto pri Abraham (tio estas, Ebrahim') en la unua libro de la Instruo (Tora') de Moseo, nome Be-Reŝit' (laŭ la helena versio: Genezo). En tiu rakonto Abraham, prapatro de araboj kaj de izraelidoj, aperas kiel fremdulo, kiu rifuĝis en la lando Kanaan (hodiaŭ konata kiel Israelo aŭ Palestino, laŭ diversaj kriterioj) kaj fariĝis gar, li kaj lia idaro. Tute alia demando estas, ĉu lia idaro plu plenumas la kondiĉojn de gar (kiujn, en tiu kazo, oni devus difini eksplicite), se oni entute akceptas tiun rakonton kiel bazon por hodiaŭaj aferoj.
Do ĝaro ŝajnas la malplej protektata ano de iu socio, iusence simila al la helena meteko. Noble donema konduto al rifuĝinto, al la pli malforta en la socio, estas dua sekvo de imano, post prava parolo.
Tria efiko estas elmontro de tia konduto al iu ajn gasto, al iu ajn, kiu momente pasas sub nia respondeco. Do ne nur daŭra gasto en nia medio (ĝaro) sed ankaŭ sporada, provizora pasanto, kiun oni gastigas longe aŭ mallonge.
Kaj, ĉar iusence ĉiuj estaĵoj estas ĝaroj kaj gastoj en la ekzisto, do kiu fidas Allahon kaj la Lastan Tagon, tiu rekoneblas ne nur per sia prava parolo, sed ankaŭ per sia noble donema konduto al ĉiuj estaĵoj.
Tamen, kio do entute estas tiu fido je Allaho kaj je la Lasta Tago, kiun la hadiso metas kiel fundamenton de prava parolo kaj de karima konduto?
Fido-imano, malkiel kelkaj diras, ne estas kredo. Kredo estas akcepto de io nekonata, kaj akcepto, ke ĝi estas vera. En tiu senco, kredo konkurencas konon kaj scion. Se religio baziĝas sur kredo en tiu senco, ĝi provas konkurenci sciencon kaj, eventuale, povas malvenki en la kampo de scienco.
Sed fido ne estas kredo en la senco de blinda akcepto. Oni fidas al io konata. Nu, ekzistas pluraj manieroj koni kaj scii; de plej neklara intuo, tra diversaj gradoj de enfokusigo, ĝis plej brila evidento: ili ĉiuj estas konoj kaj scioj. Kaj ju pli longe kaj intense oni analizas kaj kontemplas siajn konojn kaj sciojn, des pli klare brilas la sciado, ĉu per konfirmo de intuo, ĉu per forpelo de fantazio.
Sur tiu vojo de intuo ĝis evidento per analizado kaj kontemplado aperas fido, kiam la evidento komencas konturiĝi en la horizonto de la homa koro.
Fido je Allaho ne estas facile reduktebla al faktoroj, kiuj estus komunaj al ĉiuj homoj. Mi limigu mian nunan parolon al tio, ke Allaho estas fonto kaj plej unua principo de ĉio ekzistanta; Ĝi estas kriterio de ĉio vera kaj malvera; Ĝi estas la senlime senfina klimakso de ĉiu emocio. Fido je Allaho fontas el intuo, ke ĉio ekzistanta dividas samajn ecojn, kiuj estas manifestiĝoj de universalaj principoj, kaj sen tiuj principoj nenio ekzistus.
La Lasta Tago estas intuo, ke ĉio havas sekvon. Tiom multe, kiom ĉio ekzistanta derivas el sia una principo ian persistemon, malgraŭ la fakto, ke manifestiĝo estas relativa malo de principo, kaj do malgraŭ sia principa forpasemo kaj efemereco, tiu kunmetaĵo de persistemo kaj forpasemo estigas sekvon de ĉio ekzistanta. El la intuo, ke ĉio havas sekvon, floras fido, ke ĉiu homa ago ne estas malplena bobelo, venanta el nenio kaj finiĝanta en nenio, sed ia relativa manifestiĝo de senkondiĉa principo, do nepre ligita al io senlima kaj senfina, kaj iel produktanta reflektan retroefikon en tiu senlimeco-senfineco.
Ĝuste tia fido al tiel difinitaj (kiom difineblaj) Allaho kaj la Lasta Tago estas fonto de prava parolo kaj de noble donema konduto al ĉiuj estaĵoj, kiam oni pripensas ĉi ties forpasemon.