2012/07/04

Dektria hadiso el la Kvardek de la Navaano

Laŭ Abu Hamzato Anas ebn Malek (Allaho kontentu pri li!), priservanto de la Rasulo de Allaho (la namazo kaj la paco de Allaho estu sur li!), la Nabio (la namazo kaj la paco de Allaho estu sur li!) diris:

Neniu el vi fidas, ĝis li amas por sia frato tion, kion li amas por si mem.

Tion rakontis la Boĥarano kaj Moslem.

[Ĝis ĉi tie la teksto de la Navaano. Nun sekvas miaj notoj:]

La poioma pedagogio de islamo enhavas diversajn konstrufazojn: unuflanke ĝi enhavas instruojn, ke oni sin detenu de detrua konduto (korpa, parola, mensa); aliflanke ĝi enhavas instruojn, ke oni kultivu konstruan konduton.

Ĉi tiu hadiso estas ĝenerala paŝo sur la konstrua vojo. Ĝi ne estas ĝenerala pritakso de tio, kio estas fido, sed antaŭenpuŝo al tio, ke ni rigardu al niaj fratoj (tio estas, al niaj kunhomoj, sed ankaŭ al aliaj estaĵoj) kiel subjektoj de emoj kaj malemoj, kiel ni mem. Dum mi restas ĉe supraĵa aliro, kiu starigas diferencon inter ni kaj la aliaj estaĵoj, ni restas baritaj kaj ne aliras al tiu fido (imano), kiu baziĝas sur rekta kaj senpera, tial prava, kompreno de la realo. Kaj, inverse, nur disvolvo de prava kompreno plene liberigas nin de tiaj distingoj, kiaj igus nin preferi nin mem super aliaj.

Dekdua hadiso el la Kvardek de la Navaano

Laŭ Abu-Horajrato (Allaho kontentu pri li!), la Rasulo de Allaho (la namazo kaj la paco de Allaho estu sur li!) diris:

El la belo de ies islamo: ties forlaso de tio, kio lin ne koncernas.

Hasana hadiso, tiele rakontita de la Termezano kaj aliaj.

[Ĝis ĉi tie la teksto de la Navaano. Nun sekvas miaj notoj:]

La signifo celas ne nur, ke ni ne ŝovu nazon en fremdan vazon. La signifon oni komprenu en la kunteksto de aliaj hadisoj, kiuj montras panoramon de solidaro kaj interhelpo.

En tiu kunteksto, flankenlasi tion, kio ne koncernas nin, estas (parto de) bela islamo, kaj fontas el bela islamo, en jena senco:

Islamo, en limigita senco, estas ritaro. Tiu ritaro estas nedisigebla parto de pli granda tuto, kiu inkluzivas difinitan bildon pri la mondo (imano) kaj vojon (ehsano) kondukantan al unuecigo de la diversaj formaj aspektoj de la ritoj sub la tegmento de ilia interna senco. Ĉe la fino de la vojo, tiu unuecigo, kiu komenciĝis kiel intuo, ne plu estas aspirata deziro nek sopirata espero, sed spertata vivrealo.

En ĉi tiu kunteksto, bela islamo estas sincera paŝado sur la vojo, dum kiu la homo flankenlasas ĉion, kio ne koncernas tiun paŝadon. Tamen, eĉ se bela islamo flankenlasas sindediĉon al aferoj, kiuj ne koncernas tiun paŝadon, la vojo de islamo inkluzivas pozitivan atenton kaj prizorgon de la kunhomoj, kiel ni povas lerni meditante pri aliaj hadisoj.

2012/07/03

Hadisoj: klasifikoj kaj kolektoj

Ekzistas multaj diversaj klasifikoj de hadisoj laŭ diversaj kriterioj. Ekzemple, kodsaj hadisoj raportas parolojn de Allaho ekster la Karima Korano, dum nabiaj hadisoj raportas parolojn de Mohammad, kiuj ne fontas rekte el Allaho.

Kiam surtekste bazita islamo komencis aperi, aperis ankaŭ socia klaso de fakihoj, kiuj komprenis islamon ĉefe kiel ŝariaton (universalvaloran ritan sistemon, kiu difinas la rilatojn de la homoj inter si kaj kun sia medio kaj la rilatojn de la homoj kun la principo, kiu regas ilin), kaj kiuj laŭe interesiĝis pri difino kaj klasifiko de tekstoj, sur kiuj baziĝus iliaj diversaj skoloj de fekho (ritjuro).

Ritjura aplikeblo

En tiu kunteksto la fakihoj interesiĝas interalie pri tio, ĉu iu difinita hadiso estas fekhe aplikebla aŭ ne. El la multaj vortoj por difini, kiom aplikebla estas hadiso, mi elstarigas jenajn:

sahiha: "fortika"; fakvorte "aŭtentika".
Kutime, laŭ multaj fakihoj, sahiha hadiso plenumas jenajn kvin kondiĉojn:
1. Ĉiu rakontanto en la esnado estas morale fidinda.
2. Ĉiu rakontanto estas fidinda en sia kapablo konservi la rakonton, ĉu memore, ĉu skribe.
3. La esnado estas mottasela, tio estas, konektita: ĉiu rakontanto havis veran eblecon ricevi la hadison de la antaŭa rakontanto.
4. La hadiso (kaj tio inkluzivas la matnon (ĉeftekston) kaj la esnadon) enhavas neniun ellaton (malfortikigan difekton), ĉu en la signifo, ĉu en la transdono.
5. La hadiso ne estu ŝazza (devia); tio estas, ĝi ne kontraŭdiru pli bone fundamentitan hadison (aŭ, kompreneble, la Koranon).

hasana: "bela", "bona"; fakvorte "atentinda".
Hasana hadiso estas malpli fidinda ol sahiha hadiso, ĉar ĝi ne tiel forte plenumas la duan menciitan kondiĉon pri kapablo de konservado de la rakonto.

daifa: "malfortika", "malriĉa"; fakvorte "neatentinda".
Hadiso estas daifa, se ĝi ne plenumas iun aŭ plurajn el la kondiĉoj de sahiha hadiso.

maŭdua: "inventita"; fakvorte "falsa".

Unua rakontanto

Eblas klasifiki hadisojn ankaŭ laŭ aliaj kriterioj; ekzemple, laŭ la unua rakontanto:

marfua ("levita" ĝis la origino): La unua rakontanto estis Mohammad.

maŭkufa ("haltigita" antaŭ ol ĝi alvenis al sia origino): La unua rakontanto estis iu el liaj kunuloj.

maktua ("fortranĉita" elde sia origino): La unua rakontanto estis iu el la sekva generacio.

Nombro de rakontantoj

Klasifiko laŭ la nombro de rakontantoj:

motavatera (diskonigita): Rakontita de granda amaso da homoj, kiuj koincidas ĉu en la vortoj mem, ĉu almenaŭ en la signifo de la vortoj.

ahada (izolita): Tio estas, ne motavatera. Tamen, se almenaŭ tri homoj rakontis la hadison, ĝi estas maŝhura (fama); se estas du rakontantoj, ĝi estas aziza (aprecata); se nur unu homo rakontis ĝin, ĝi estas gariba (stranga).

Pluaj fakvortoj

Pluaj fakvortoj por paroli pri diversaj aspektoj de la esnado estas jenaj:

mosnada (apogita) hadiso havas esnadon.

mottasela (konektita) hadiso havas esnadon, en kiu mankas neniu ĉenero.

moallaka (pendigita) hadiso havas esnadon, en kiu mankas unu aŭ pluraj ĉeneroj, aŭ tute ne havas esnadon.

morsala (loza, neligita) hadiso havas esnadon, kiu komenciĝas en la dua generacio de islamanoj kaj ne mencias la kunulon de Mohammad, kiu aŭskultis aŭ vidis lin rekte.

Kolektoj

Mi listigas ĉi tie nur kelkajn plej famajn kolektojn de hadisoj.

1. Sonnatismaj:
1.1. La Sahiho, de la Boĥarano [al-Boĥâri].
1.2. La Sahiho, de Moslem.
1.3. La Malgrandaj Sonnatoj, de la Nasaano [al-Nasâ'i].
1.4. La Sonnatoj, de Abu-Davud' (aŭ Abu-Daud).
1.5. La Sonnatoj, de la Termezano [al-Termezi].
1.6. La Sonnatoj, de Ebn Maĝato.

2. Ŝiatismaj:
2.1. Ketab' al-Kafi [La Sufiĉa], de Mohammad ebn Jakub al-Kolajni.
2.2. Man la yahdoroho al-fakih' [Tiu, kiun ne asistas fakiho], de la Ŝajĥo Saduk'.
2.3. Tahzib' al-Ahkam' [Purigo de la (fekhaj) decidoj], de la Ŝajĥo el Tuso [al-Tusi].
2.4. Al-Estebsar' [La Lumserĉado], ankaŭ de la Ŝajĥo el Tuso.

Dekunua hadiso el la Kvardek de la Navaano

Laŭ Abu Mohammad al-Hasan, filo de Ali ebn Abi Taleb (Allaho kontentu pri ambaŭ!), nepo kaj mirto* de la Rasulo de Allaho (la namazo kaj la paco de Allaho estu sur li!), kiu diris:

Mi memoras, ke la Rasulo de Allaho (la namazo kaj la paco de Allaho estu sur li!) diris:

Lasu tion, kio dubigas vin, favore al tio, kio ne dubigas vin.

Tion rakontis la Termezano* kaj la Nasaano*; kaj la Termezano diris: hasana*, sahiha* hadiso.

[Ĝis ĉi tie la teksto de la Navaano. Nun sekvas miaj notoj:]

Ni vidas ĉi tie la homan konsciencon kiel kriterion por decidi pri siaj faroj kaj nefaroj. Do aliaj, eksteraj kriterioj ne estas legitimaj kondutreguloj; ekzemple, altrudo estas neniel pravigebla nek akceptebla en la instruo de Mohammad (laŭ la Korano: Nenia altrudo en la religio - lâ ekrâh fi l-din - Korano, 2:256).

Notoj:

mirto: Aroma kaj bonodora arbusto. Ankaŭ, interalie, ofta kromnomo de al-Hasan kaj al-Hosajn, nepoj de Mohammad.

Termezano: Al-Termezi, kompilinto de unu el la plej konataj kaj favorataj hadiskolektoj en la sonnatisma mondo.
Nasaano: Al-Nasai, kompilinto de unu el la plej konataj kaj favorataj hadiskolektoj en la sonnatisma mondo.

hasana: bela, bona; tio estas, atentinda.
sahiha: fortika; tio estas, aŭtentika.

2012/06/30

Deka hadiso el la Kvardek de la Navaano

Laŭ Abu-Horajrato (Allaho kontentu pri li!), la Rasulo de Allaho (la namazo kaj la paco de Allaho estu sur li!) diris:

Jen Allaho Plejalta estas pure bona kaj akceptas nur puran bonon. Jen Allaho instruas al la fidantoj tion, kion Ĝi instruas al la senditoj. Allaho Plejalta diras:

Ho vi, rasuloj! Manĝu el la puraj bonaĵoj kaj kondutu virtan konduton.۝

Kaj Ĝi diras ankaŭ:

Ho vi, kiuj fidas! Manĝu el la puraj bonaĵoj tion, kion mi provizas al vi.۝

Poste li [la Rasulo] rakontis pri viro, kiu vojaĝas multe, sed pri si ne zorgas eĉ plej malmulte, kaj etendas siajn manojn al la ĉielo [petante]: "Ho Mastro! Ho Mastro!", dum lia manĝaĵo estas haramo, lia trinkaĵo estas haramo, lia vestaĵo estas haramo, kaj nutras sin per haramo; kiel do li ricevus favoran respondon?

Tion rakontis Moslem.

[Ĝis ĉi tie la teksto de la Navaano. Nun sekvas miaj notoj:]

Manĝo estas tio, kio konstruas kaj vivtenas nian korpon, kaj manĝo estas ankaŭ ĉio, kio konstruas kaj vivtenas niajn sentojn, niajn pensojn kaj nian tutan koron, menson kaj eston.

Kiu fidas al la instruo de Rasulo (tio estas, al Mesaĝo, kiu religas la homon al la Realo kaj liberigas la homon elde nuraj ŝajnoj), tiu konstruas sin kaj sian mondon per tiu pure bona (tajjeba) instruo. Ĉiun alian konstrumaterialon li trovas nealirinda (harama), tutsimple ĉar ĝi ne taŭgas por aŭtentika, Real-ligita vivo, sed nur por vagado tra mondo de nuraj ŝajnoj.

Tia homo, kiu serĉas realon en fantazioj, ne povas trovi lumon en mallumo. Tio estas nur natura leĝo!

Naŭa hadiso el la Kvardek de la Navaano

Laŭ Abu-Horajrato Abdalrahmano, filo de Saĥro (Allaho kontentu pri li!), kiu diris:

Mi aŭskultis la Rasulon de Allaho (la namazo kaj la paco de Allaho estu sur li!), kiam li diris:

Kion mi apartigis de vi, tion evitu; kaj kion mi instruis al vi, tion faru laŭ via kapablo. Kio pereigis la homojn antaŭ vi, tio estas, ke ili multe demandis kaj disopiniis pri siaj nabioj.

Tion rakontis la Boĥarano kaj Moslem.

[Ĝis ĉi tie la teksto de la Navaano. Nun sekvas miaj notoj:]

Ĉi tiu hadiso prezentas la instruon de Mohammad el vidpunkto de farendaĵoj kaj nefarendaĵoj; tamen la homaj kondutoj ampleksas ne nur korpan konduton sed ankaŭ parolan konduton kaj mensan sintenon. Do Mohammad instruis pravan penson, pravan parolon kaj pravan konduton: kion fari kaj de kio sin deteni.

Dua parto de la hadiso avertas kontraŭ entrudo de kapricoj. Instruo, per kies apliko la homoj povas enkorpigi absolutajn valorojn super ĉiu relativa intereso, povas nur difektiĝi per harfendado, kiu ne troviĝas en la originala instruo.

La originala instruo rekte fontas el la sperto de la Majstro. Kompreneble, ĉiu disĉiplo transdonas el la instruo tiom kaj tiel, kiom kaj kiel la disĉiplo sukcesis ricevi kaj realigi. La hadiso ne celas tiun memkompreneblan tratempiĝon, dum kiu la instruo nepre alprenas la kolorojn de ĉiu survoja panoramo. Laŭ mia kompreno, la hadiso avertas nur kontraŭ anstataŭigo: korpaj, parolaj, mensaj kapricoj, fontantaj el propraj interesoj kaj aliaj kutimoj, ne anstataŭu la instruon de tiuj, kiuj asimilis la originalan instruon kaj pludonas ĝin al la sekvaj generacioj.

Kaj kiel rekoni taŭgan instruanton? Tio estas tute alia, eĉ se plej grava, demando. Tie ni restas ĉe la intuo, kiu rekonas (aŭ ne rekonas) laŭdindajn ecojn ĉe eventuala instruanto, kiun do oni fidas (aŭ ne fidas). Tiaj laŭdindaj ecoj, el islama vidpunkto, estas ĝuste tiuj ecoj, kiuj plej (re)proksimigas homon al senlima universaleco, preter la fermiteco de individuaj kaj grupaj interesoj. Dume, ni surŝipas en maro, kie diversaj sirenkantoj provas allogi nin al diversaj rifoj kaj klifoj de promesataj paradizoj: ĉiu pripensu, ĉu la idoloj kontentigas la sopiratajn aspirojn. Tamen, por tion pripensi, nepras unue konscii tion, kion ni sopiras kaj aspiras.

Noto
Absolutaj valoroj: Plej altaj, senlimaj valoroj, en ĉiu kampo kaj tereno de ekzistado, nome etiko (bono), fiziko (sano), estetiko (belo), intelekto (vero)...

2012/06/28

Oka hadiso el la Kvardek de la Navaano

Laŭ la filo de Omar (Allaho kontentu pri ambaŭ!), la Rasulo de Allaho (la namazo kaj la paco de Allaho estu sur li!) diris:

Mi ricevis ordonon, ke mi kontraŭstaru la homojn, dum ili ne atestas, ke estas neniu dio sed estas Allaho, kaj ke Mohammad estas sendito de Allaho, kaj dum ili ne starigas namazon nek venigas zakaton. Sed, se ili faras tion, ili retenas de mi siajn korpojn kaj siajn havaĵojn krom tio, kion islamo rajtas. Sed ilia kalkulo koncernas Allahon Plejaltan.

Tion rakontis la Boĥarano kaj Moslem.

[Ĝis ĉi tie la teksto de la Navaano. Nun sekvas miaj notoj:]

Estas evidente, ke sendito, kiu alportas mesaĝon de Allaho (tio estas, de la Realo), devas kontraŭstari kaj rezisti erarajn mondobildojn (per atesto), individuajn kapricojn (per sencoplena ritaro) kaj sociajn maljustojn (per solidare etika konduto).

Se iu lernas kaj alprenas de Mohammad la ateston, la ritaron kaj la etikan konduton (doktrino, ritoj kaj etiko: jen la ingrediencoj de tradicia religio), tiu staras sur la sama fronto kiel Mohammad, subjektive kaj objektive, submetita nur al la postuloj de la lernita instruo. Sed tion rajtas prijuĝi nur Allaho.