2010/02/28

Kvazaŭ traduko de La Malfermanta

Per la nom’ de Allah’, la rahmana kaj rahima.
Laŭdatu Allah’, sinjor’ de la mondar’,
la rahmana kaj rahima,
mastro de la tag’ decida.
Gvidu nin sur rekta, prava vojo
de tiuj favoritaj de via komplezo,
kaj ne trafitaj de ajna kolero,
kaj ne misvojintaj.
Amen.

Jen kvazaŭ traduko de La Malfermanta (الفاتحة al-fateha(to)),
unua surato de la Karima Korano.

Glosoj:
karima: (nobla ĉar) malavara.
rahima: akceptema, kiel utero (arabe: rahem) estas akceptema al kreskanto.
rahmana: donanta ĉion necesan por plena disvolviĝo (ekziston, potencialojn, cirkonstancojn, rezultojn…).

Vi povas kompari la laŭdindan provon de Nino Vessella:
http://www.lernado.it/kurano/kur001.htm

Enkonduko en la Koranon (5)

Strukturo de la Korano

La Korano konsistas el ĉapitroj, alinome suratoj (PIVe suraoj, arabe سورة surat, plurale سور soŭar), ordigitaj proksimume de pli longaj al malpli longaj. Ili estas entute cent dek kvar suratoj. Ĉiu surato konsistas el versikloj aŭ ajatoj (arabe آية ajat, plurale آيات ajat'). Aliflanke, oni dispartigis la Koranon al diversaj samlongaj partoj (jen kvar, jen dek, jen tridek, jen eĉ sesdek), siavice onigitaj je pecoj ĝis la somono (arabe ثمن somon), tio estas, la okono (nome, de sesdekono). Sed tiuj partoj respondas al postuloj pri recitado, ne al tiuj de la pritraktitaj temoj. La recitanto difinas al si virdon aŭ verdon (arabe ورد ŭerd), difinitan nombron da partoj por sinsekva recitado de la tuta Korano en difinita tempospaco (jen unu semajno, jen dek tagoj, jen dek kvin, jen unu monato), per kiu li konservas en sia memoro la Libron, kun kiu li restas tiele en vivanta kontakto.

Sekva ĉapitro: Listo de la suratoj

2010/01/09

Enkonduko en la Koranon (4)

Tafsiro

La Korano estas komentita kaj studita abunde kaj redunde. Tiaj komentado kaj studado nomiĝas tafsiro (تفسير tafsir') aŭ ekzegezo. La plej bonaj tafsiroj estas la plej objektivaj, kiuj provas klarigi la Koranon per la Korano mem, aŭ per la Sunnato, laŭeble evitante privatajn opiniojn. Ili donas al la leganta islamano vastan panoramon por kompreni la Koranon kiel eble plej komplete kaj rigore; alivorte dirite: ili donas ilojn, precipe filologiajn, per kiuj li povas proksimiĝi al la laŭvorta signifo de la Korano kaj, surbaze de tia serioza klarvido, kompreni la tekston per si mem.

La tafsiristo, aŭ korankomentisto, bezonas taŭgajn informojn pri la Korano. Tiajn informojn pri la Korano provizas la tiel nomataj “koranosciencoj” (علوم القرآن għolum' al-qor’an'), pri kiuj temos poste. Ili estas la bazaj scioj, kiuj necesas por trafe kaj korekte rigardi en la tekston. La koranosciencoj estas nemalhavebla ilo de la tafsiristo, kiam li analizas ajaton (آية), alinome versiklon, de la Korano. Tio estas vastega amaso da informoj, kiuj plej eble precizigas la kuntekston de la Korano.

La tradiciaj tafsiroj ŝajnas tro komplikaj al tutnovaj lernantoj, eĉ ne metas ĉi tiujn en taŭgan menso-kadron, kiun la tafsiristoj supozas ĉe la lernantoj. Oni ne trovas en la tafsiroj informojn, kiuj estas nemalhaveblaj por eksteretosa lernanto, ĉar tiuj komentoj neniam estis celitaj al li. Tasko farebla, tamen ne farita, estas rekonstrui la reton da reciprokaj implicoj sub la surfaco de iu ajn aserto en tiuj verkoj. Estas vere, ke ili donas abundegajn informojn, kiuj tamen estas supraĵaj, ĉar la aŭtoroj supozas ĉe la legantoj multe da antaŭa sciado kaj specialan sintenon, kiu komunikas al la leganto la verajn celon kaj signifon de la komentoj. Provizore, ni kontentiĝu per tio, ke ni sekvu tiujn komentojn paŝo post paŝo kaj ni sekvu la bonan gvidadon de nia intuo tra ĝangalo da informoj kaj kromsignifoj. Multo eskapos nin nepre, tamen trankvila pacienco poiome transdonos al ni ŝlosilojn por kompreni la pensomanieron pulsantan sub tiu senfina abundo da diskutoj.

Por studi la Koranon necesas ankaŭ taŭga etoso. La tradicia studado celas lernantojn, kiuj disponas je libera tempo, animtrankvilo kaj granda sintezo-kapablo, akirita dum jaroj de praktikado kaj parkerigado je ŝajne senrilataj, kontraŭdiraj informoj. Tio estas, tiuj analizoj de la Korano celas sintenon, lokon kaj tempon aliajn ol la modernaj. Por eviti tiujn kaptilojn ni provos ĉiam direktiĝi al la plej esenca, kvankam ofte estas malfacile difini, kio estas esenca kaj kio estas akcesora en scienco, laŭ kiu ĉio prezentas reciprokajn rilatojn.

Sekva ĉapitro: Strukturo de la Korano

2009/12/07

Enkonduko en la Koranon (3)

Legado kaj recitado

La Korano ŝajnas pli taŭga por recitado ol por legado. Ĝian parkeradon faciligas ĝiaj bele ekvilibraj ritmoj, idealaj por moduli la voĉon kaj eĉ por harmonie movi la korpon, kiu balanciĝas kiel partoprenanta en la recitado. Jen avantaĝo de la recitado, ĉar ĝi tuj implikas la tutan leganton en la legadon mem. Fakte, la recitanto inkluzivas sin en la vibradon de la teksto kaj estas transportata en ties internan dimension. Nura legado atentas ekskluzive laŭvortan signifon, legita Korano alportas scierojn, dum recitata Korano komunikas sian sekreton.

La islamanoj ĉiam taksis valora la bonfaran influon de recitata Korano: oni konsideras merita simplan recitadon, eĉ kiam oni ne scipovas la araban lingvon, ĉar la Korano funkcias pli bone kiel intima amiko. Ĝia mesaĝo celas plej speciale la koron, eĉ se ankaŭ la inteligento profitas, kiam ĝi komprenas ties laŭvortan signifon. Ambaŭ sintenoj, por recitado kaj por legado, estigas diversajn interpretojn, neniun apriore pli validan ol alia, de la sama teksto, ĉar ĝi, kiel ĉio ekzistanta, havas du dimensiojn, nome, eksteran aspekton kaj internan realon. Ĉiu serioza studo de la Korano devas ĉiam enkalkuli tiun duecon. La ekstera aspekto reguligas la komunumon; instruas al la islamano, kion li devas scii; donas al la islamo kulturon kaj leĝon, pro kiuj ĝi havas sian identecon kaj sian sendependecon. Sed, aliflanke, la interna dimensio metas la islamanojn en rekta kontakto kun la fonto mem, el kiu la Libro elradias. La medio de intimeco kun la Korano estas ĝisradike grava, kvankam ĝuste pro siaj trajtoj ĝi estas malfacile klarigebla kaj eksplikebla malgraŭ la pli granda intereso de tiu aspekto.

Sekva ĉapitro: Tafsiro

2009/11/20

Enkonduko en la Koranon (2)

Parolaj kulturoj kaj skribaj kulturoj

La islamaj kulturoj donas la unuan lokon al la parola tradicio, tamen kun pozitiva pritakso de la skribitaj tekstoj. Ambaŭ komprenoj pri kulturo havis ĉiam siajn vicojn, foje samtempajn.

Principe, la Korano estas parole transdonata teksto; tial la islamanoj parkerigas rekte, de aŭtoritata majstro al lernanta disĉiplo, la centran Libron de islamo. Sed la Korano mem difinas sin kiel skribitan aŭ skribendan verkon, kaj pro tio oni baldaŭ kolektis ĝin en volumon (مصحف moshaf), unu fojon por ĉiam definitivigante ĝian korpuson tiel, ke ĉiuj postaj kopioj estu fidelaj al tiu originala teksto. Tiun garantion oni komprenu en tuteca senco: la parkerigo kaj la skribado apogas unu la alian kaj ne venkas unu super la alia. Tiu trajto ebligas, ke la Libro estu tuja posedaĵo de ĉiuj islamanoj kaj ne nur de kulturita elito, kapabla legi kaj skribi en la epokoj, kiam tio estas privilegio de malplimulto.

La parolaj kulturoj estas, antaŭ ĉio, “malcentralizitaj” kaj popolaj, dum la skribitaj tradicioj estas posedaĵoj de fermitaj rondoj, tamen kun avantaĝo, nome, ke ili certigas seninterrompan pludonadon de amasigita sciaro de unu jarcento al alia. En la kazo de la Korano, la skribita teksto estas fidinda tiel longe, kiel la parkerintaj islamanoj aprobas ĝin. Ambaŭ kulturoj, do, parola kaj skriba, implicas unu la alian kiel reciprokaj apogoj kaj garantioj.

Sekva ĉapitro: Legado kaj recitado

2009/10/16

Enkonduko en la Koranon (1)


Mi provos traduki la ideojn troveblajn en kelkaj tekstoj verkitaj de unu el miaj majstroj, Abdalrahman' Mohammad Maanan', kiam li instruadis ĉe la Islama Universitato de Kordovo (en antaŭa Andaluso, nuna Hispanio), bedaŭrinde malaperinta malgraŭ siaj vigleco kaj aperteco. Li instruadis Enkondukon en la studon de la Korano kaj la hadisoj, dum mi mem instruadis precipe la araban lingvon (ankaŭ semidan lingvistikon kaj foje aliajn lernobjektojn). Mi sentis min privilegiita konatiĝi kun li kaj kun lia maniero prezenti diversajn aspektojn de islamo. Tiu sperto finiĝis antaŭ pli ol dek jaroj, sed mi esperas, ke kelkaj el liaj ideoj ankoraŭ nun estas aktualaj por interesiĝantaj homoj.



Besmellaherrahmanerrahim'



Prezento

Por la islamanoj, la Korano estas multe pli ol nura libro. Ĝi estas la koro mem de la islamana identeco. Se oni volas koni ĝin, oni bezonas multe pli ol nuran legadon. Por penetri en ties signifon oni bezonas vojaĝi tra interna mondo, fremda al niaj ordinaraj taksoj. La valoroj de alia kulturo ne nepre taŭgas, kiam ni alfrontas tekston, kiu estas absoluta centro de tuta civilizo, kaj kies forta karaktero ne submetiĝas facile al la kondiĉoj, kiujn ni volus altrudi. Kiam ajn oni provas restrikti la Koranon, ĝi eskapas nin: jen la deveno de multaj miskomprenoj ĉirkaŭ Libro ĉiam rigardata de ekstere kaj sub la influo de grandnombraj antaŭjuĝoj.

En la sekvaj ĉapitroj ni provos enfokusigi la Libron el islamana vidpunkto: ni priskribos diversajn analizojn praktikatajn de tiuj, kiuj serĉas deĉifri ties plej vastan amplekson.

Sekva ĉapitro: Parolaj kulturoj kaj skribaj kulturoj

2009/08/29

La Nigra Ŝtono

Kiam Adamo, la unua homo, ekestis, li ekestis en Paradizo. Allaho kreis lin tute perfekta, kun ĉiaj perfektaj ecoj, kiaj povas konveni al unuopa estaĵo: saĝa, bela, sana kaj feliĉa. Ĉio en Adamo estis harmonio.

En la Paradizo Adamo konis sian kreinton, Allahon, kiel Puran Lumon. Kaj tiu Pura Lumo evidentigis Adamon perfekta; nenio ekstera estingis la perfektecon de Adamo.

Tamen Ebliso, fajra estaĵo, estro de ĉiuj konfuzoj, pro kiu miksiĝas ŝajno kaj realo, trompis Adamon, ke li manĝu frukton de arbo, kiun Allaho malpermesis al li.

Kiu estas tiu arbo? Onidire, temas pri la arbo de la sciado, kiu ebligas distingi bonon disde malbono: la arbo de la sciado de bono kaj malbono.

Pro tiu malobeo, Allaho malsuprenigis Adamon el la Paradizo de lia perfekteco ĝis la Tero de lia neperfekta mortema naturo: surda je la voĉo de Allaho, muta je la esprimo de siaj aspiroj, blinda je la vojo, kiu kondukus lin revene en la Paradizon.

Sed Allaho estas donema kaj pardonema. La kreanto estas ankaŭ kaj precipe savanto. Tial Ĝi donacis al Adamo Blankan Perlon, per kiu li rememoru la Lumon, Allahon, kiun Adamo konis en la Paradizo.

Tamen, dum la descendo de Adamo el la Paradizo ĝis la Tero, la Blanka Perlo, ĉiam pli malproksima de la Lumo, iĝis ĉiam malpli kaj malpli blanka, laŭ la tuta gamo de la videblaj koloroj. Fine, kiam Adamo jam surteriĝis, la Blanka Perlo aspektis kiel tute banala nigra ŝtonaĉo, taŭga por nenio.

Sed Adamo havis nur tiun Nigran Ŝtonon kiel memoraĵon de sia Paradiza ekzistado. Kiam ajn li rigardis al la Nigra Ŝtono, li rememoris la Blankan Perlon, kiu siavice rememorigis la li la Lumon Allahon.

En la loko, kie Adamo descendis, li konstruis Domon al Allaho surbaze de la Nigra Ŝtono kiel ĉefangulo de la Domo. Ĝi estis kubo, akso de la descenda vojo el la Paradizo ĝis la Tero, kiu memorigu tiun vojon inter la du loĝejoj de Adamo, kaj montru la revenan vojon al la kara naskiĝlando Paradiza.

La tempo pasis, kaj la adamidoj disvastiĝis tra la tuta mondo. Tamen ili ĉiam povas rememori la Lumon Allahon rigardante al la Nigra Ŝtono en la ĉefangulo de la Domo de Allaho, sopirante reveni al sia Paradiza devenlando.

Tiu Domo estas la Kaabo aŭ Kaabato (الكعبة al-Kagħba) en Mekko, al kiu direktas sin la islamanoj en ĉiu namazo (frumatene, tagmeze, posttagmeze, vespere kaj nokte), en insista provado rememori la Lumon Allahon de la perfekta ekzistado en la Paradizo, por retrovi la vojon al la Paradizo.

Kaj, oni diras, kelkaj adamidoj sukcesis kaj sukcesas rememori Allahon kaj retrovi la vojon al la Paradizo. Sed pri tio Allaho scias pli scie.