2010/11/09

Unua hadiso el la Kvardek de la Navaano

Laŭ konsilo de Nino Vessella, mi tradukas ankaŭ nekoranajn tekstojn. Mi elektis unu el la plej popularaj kolektoj de hadisoj, tiun malgrandan de Jahja la Navaano (mortis en 676 H / 1277 pK), kiu konsistas el kvardek du tre ofte legataj rakontoj pri Mohammad. Jen la unua el ili:

La Emiro de l' Mumenoj*, Abu Hafs Omar ebn al-Ĥattab' (Allaho kontentu pri li!), diris:
Mi aŭskultis la Rasulon* de Allaho (la namazo* kaj la paco de Allaho estusur li!) diri:

La faroj ne estas krom per la intencoj, kaj por ĉiu homo estas tio, kion li intencas. Do kiu migris* al Allaho kaj Ĝia Rasulo, ties migrado estas al Allaho kaj Ĝia Rasulo; sed kiu migris por atingi donjon* aŭ por edzinigi virinon, ties migrado estas al tio, al kio li migris.

Tion rakontis la imamoj de la hadisistoj, Abu Abdallah' Mohammad ebn Esmail' ebn Ebrahim' ebn al-Mogira ebn Dezbah el Boĥaro, kaj Abu al-Hosajn Moslem ebn al-Haĝĝaĝ' ebn Moslem al-Koŝajri el Najsaburo, en siaj respektivaj Sahihoj* (Veraj), kiuj estas la plej fidindaj verkoj pri hadisoj.

[Ĝis ĉi tie la teksto de la Navaano. Nun sekvas kelkaj miaj notoj:]

donjo:
La materia mondo kaj ĉio, kion ĝi enhavas.
La nemateria mondo estas aĥerato, preter la limoj, kiuj difinas la donjon.
Kontraste, alamo estas mondo kiel signo de transcenda realo, dum donjo estas mondo en supraĵa konsidero kaj pritrakto.

imano:
Sekuriĝo (per Allaho, per ĝiaj malakoj*, per ĝiaj ketaboj*, per ĝiaj rasuloj*).

ketabo:
Tio, kion Allaho firmigis; tio, kies ekzisto fontas rekte el Allaho.
Libro, ambaŭ en materia kaj en figura sencoj.
La instruoj senditaj per la rasuloj* estas libroj / ketaboj, kaj la tuta mondo, manifestita per la malakoj*, estas la Granda Libro / Ketabo de Allaho.

malako:
Konkretigo de tio, kio troviĝas inter Allaho kaj la mondo; ĉiu aspekto de tiu intera mondo, kiu metas en kontakto Allahon kaj la materian mondon.

migri:
Migrado estas konsiderata la fonda momento de islamo.
La migrado de Mohammad elde Makkato al Madinato estas konsiderata la fonda momento de islama komunumo.
Homo estas islamano, kiam li migras el kofro (kufro) al ŝokro: el rifuzado al dankado.
Kofri (kufri) estas rifuzi agnoski la esencan rilaton inter Allaho kaj la mondo, dum ŝokri estas dankeme rekoni tiun rilaton kaj laŭe agi siavice en sia rilatado kun la mondo.

mumeno:
Homo, kies ĉefa trajto estas imano*.

namazo:
Konscia (re)starigo de la rilato inter Allaho kaj la homo.
En la islamaj tradicioj, ĝi konsistas el difinita rito laŭtradicie instruita de Mohammad.

rasulo:
Sendito, kiu portas mesaĝon aŭ plenumas mision.
Iuj sistemigistoj ellaboris ampleksan teorion pri nabioj kiel spiritaj majstroj de la homaro en ĝenerala senco kaj pri rasuloj kiel fondantoj de grandaj spiritaj tradicioj. Tiu teorio estas vaste konata inter la nuntempaj islamanoj, foje en religia senco, foje eĉ en politika senco (tiam rasulo aperas kiel fondinto de politike akceptebla religio, dum nabio estas politike akceptebla religia gvidanto, kiu ekstaras en la sino de iu politike akceptebla religio, kvankam en la islamaj komunumoj, tradicie, estas saĝuloj, ne nabioj; sed kiam ni parolas pri politika akcepteblo, tiam ni troviĝas en la kampo de nura politiko).

sahiha:
Sana, fortika, fidinda, korekta, vera.

Sahiho:
Nomo de diversaj kolektoj de hadisoj, precipe de la du menciitaj en la ĉirkaŭteksto de ĉi tiu unua hadiso: tiu de Boĥari (la Boĥarano) kaj tiu de Moslem.

2010/11/02

Enkonduko en la Koranon (7)

La korana universo

La islamano trovas ĉion en la Korano. La tafsiranto disvolvas sian temaron ĝis li verkas veran enciklopedion pri iu ajn nemalhavebla sciaro: lingvostrukturo, vortosignifo, okazintaĵoj, animeduko, jurvaloro, naturscienco ktp. Tial la tradicia instruado komenciĝas ekde parkerigo de la Libro, kiu enhavas ĉion. Pro didaktikaj kialoj en la tradiciaj lernejoj (madrasatoj) oni komencas ekde la pli mallongaj suratoj, kiuj troviĝas en la fino de la Korano. Kiam la geknaboj parkerigis la tutan Koranon, tradicie pli-malpli dek-jaraj, oni faras grandan feston: ili jam preskaŭ atingis aĝon de plena konscio pri kaŭzoj kaj sekvoj kaj do oni komencas instrui al ili la sciencojn bazitajn sur la Korano, tio estas, ĉiun ajn sciaron.

Kiam Mohammad ankoraŭ vivadis, la Korano jam estis la prizorgata centro de edukado. En la moskeoj (kiuj, ni memoru, ĉiam estis madrasatoj) la ŝajĥoj (majstroj) instruadis senpage al ĉiu lernemulo. Tiu tradicio daŭras ĝis hodiaŭ. La koloniaj armeoj surpriziĝis, kiam la orientalistoj de la 19-a jarcento konfesis, ke la islamaj popoloj garantiis almenaŭ bazan edukadon al preskaŭ ĉiu popolano. Tial ili rapide malmuntis moskeojn, madrasatojn kaj zaviatojn, ĉar ties ĉefa rolo estis disvastigi la sciojn. Hodiaŭ, tia tradicia instruado ĝisvivas nur en dekadenca stato, en la kamparo, ĉar prioritaton donis la modernaj registaroj al la instrusistemoj enkondukitaj el la okcidentaj landoj: pleje gravas nun la diplomoj, ne la scioj, kiujn rajtas disdoni nur oficialaj lernejoj avare starigataj de la sinsekvaj registaroj guton post guto.

Sekva ĉapitro: La tradukoj de la Korano

2010/05/30

La Islama Rita Kalendaro


La Islama Rita Kalendaro estas luna kalendaro: ĝi konsistas el dek du lunaj monatoj. Ĉiu luna monato komenciĝas, kiam oni vidas la komencan lunarkon (helalon) tuj post la novluno; se oni ne vidas la helalon, do oni kalkulas ĝis la fino de la antaŭa monato. Unu lundaŭro estas proksimume dudek naŭ tagoj kaj duono, do kelkaj lunaj monatoj daŭras dudek naŭ tagojn, dum kelkaj aliaj daŭras tridek tagojn. Entute, unu lunjaro daŭras 354 tagojn. Do la lunjaro daŭras malpli ol la sunjaro; tial la lunjara kalkulo kaj la sunjara kalkulo ne estas paralelaj, kaj difinita dato de unu kalendaro neniam koincidas kun difinita dato de la alia kalendaro en du sinsekvaj jaroj.

Jen estas la nomoj de la islamaj ritaj monatoj:

1 moharamo
2 safaro
3 unua rabio
4 dua rabio
5 unua ĝomado
6 dua ĝomado
7 raĝabo
8 ŝaabano
9 ramadano
10 ŝavalo
11 zulkadato
12 zulheĝĝato

La esperantigo de ŝaabano sekvas la modelon de la Kaabato (Bajtallaho).

Estas bedaŭrinda koincido de unua kaj dua rabioj (kiel monatoj) kaj du aliaj signifoj de la sama vorto: la hidrofobia (akvevitema) malsano, kies vakcinon eltrovis Pasteŭro; kaj la konata furiozo de kolervenkitoj. Se oni ne fidas la kuntekston por distingi la tri sencojn, oni povas uzi “hidrofobion” en ampleksigita senco por la komunuza medicina signifo, kaj “furiozon” por kolervenkiteco.

Alia ebleco estas rabeo por la monato, nome pro tio, ke la esperantaj "e" kaj "i" estas nuraj alofonoj en la araba lingvo.

2010/04/24

La Surato de Ŝnurligo (111)

Per la nom’ de Allah’, la rahmana kaj rahima.
Ve al la manoj de Abu Lahab kaj al li!
Por kio taŭgas liaj havaĵoj kaj akiraĵoj!?
Li ja brulos en flamplena fajro.
Kaj la edzino, kun alportata brulligno,
surkole trenas fortikan ŝnurligon.


Jen kvazaŭ traduko de La Ŝnurligo (المسد al-masad),
centdekunua surato de la Karima Korano.

Diversaj komprenoj pri ĉi tiu surato akcentas diversajn aspektojn de la teksto. Por ekzemplo mi mencias historian interpreton, kiu rakontas pri najbaro de la Profeto kaj pri liaj atakoj kontraŭ Mohammad; kaj mi mencias ankaŭ kor-edukan interpreton, kiu akcentas la fakton, ke tia rakonto revenas foje kaj refoje en la koro de ĉiu homo, ĉar ĝi estas parto de la strukturo de ĉiu homo. En tiu senco, Abu Lahab estas ankaŭ simbolo de koleranta kaj suferanta homo; la manoj estas ankaŭ simbolo de animo, tio estas, de la aktiva aspekto de ĉiu homo; liaj havaĵoj estas ankaŭ simbolo de la distingaj trajtoj de iu difinita homo; liaj akiraĵoj estas ankaŭ simbolo de la eventuale amasiĝantaj scioj de iu difinita homo; fajro estas ankaŭ simbolo de kolero kaj sufero; lia edzino estas ankaŭ simbolo de avido; la brulligno estas ankaŭ simbolo de neniam satigeblaj unuopaj deziroj; la fortika ŝnurligo (masad) estas ankaŭ simbolo de peniga sklaveco.

Glosoj:
Abu Lahab: Kromnomo de persono, kun la signifo “La Flamulo”.
Abu: Patro de…; ulo kun trajtoj de…
Lahab: Flamo, fajrero.

2010/03/19

Surato de Eĥlaso (112)

Per la nom’ de Allah’, la rahmana kaj rahima.
Diru:
Ĝi estas Allaho, unu;
Allaho, daŭra;
ne naskis, ne naskiĝis;
kaj al ĝi neni' similas.
 
Jen kvazaŭ traduko de La Eĥlaso (الإخلاص al-eĥlas'), centdekdua surato de la Karima Korano. La islama tradicio taksas ĉi tiun suraton je unu triono de la tuta Karima Korano. La tafsiroj pri ĝi estas diversaj kaj diverĝaj. Ĝi estas ofta temo de recitado, ĉantado, meditado, koncentriĝo, kontemplado.
 
Glosoj: 
daŭra: (arabe صمد samad) daŭrema, eltenema, necedema, rezistema.
eĥlaso: (arabe إخلاص eĥlas') tutkora sindediĉo.
 

Vi povas kompari la laŭdindan provon de Nino Vessella:

http://www.lernado.it/kurano/kur112.htm

2010/02/28

Kvazaŭ traduko de La Malfermanta

Per la nom’ de Allah’, la rahmana kaj rahima.
Laŭdatu Allah’, sinjor’ de la mondar’,
la rahmana kaj rahima,
mastro de la tag’ decida.
Gvidu nin sur rekta, prava vojo
de tiuj favoritaj de via komplezo,
kaj ne trafitaj de ajna kolero,
kaj ne misvojintaj.
Amen.

Jen kvazaŭ traduko de La Malfermanta (الفاتحة al-fateha(to)),
unua surato de la Karima Korano.

Glosoj:
karima: (nobla ĉar) malavara.
rahima: akceptema, kiel utero (arabe: rahem) estas akceptema al kreskanto.
rahmana: donanta ĉion necesan por plena disvolviĝo (ekziston, potencialojn, cirkonstancojn, rezultojn…).

Vi povas kompari la laŭdindan provon de Nino Vessella:
http://www.lernado.it/kurano/kur001.htm

Enkonduko en la Koranon (5)

Strukturo de la Korano

La Korano konsistas el ĉapitroj, alinome suratoj (PIVe suraoj, arabe سورة surat, plurale سور soŭar), ordigitaj proksimume de pli longaj al malpli longaj. Ili estas entute cent dek kvar suratoj. Ĉiu surato konsistas el versikloj aŭ ajatoj (arabe آية ajat, plurale آيات ajat'). Aliflanke, oni dispartigis la Koranon al diversaj samlongaj partoj (jen kvar, jen dek, jen tridek, jen eĉ sesdek), siavice onigitaj je pecoj ĝis la somono (arabe ثمن somon), tio estas, la okono (nome, de sesdekono). Sed tiuj partoj respondas al postuloj pri recitado, ne al tiuj de la pritraktitaj temoj. La recitanto difinas al si virdonverdon (arabe ورد ŭerd), difinitan nombron da partoj por sinsekva recitado de la tuta Korano en difinita tempospaco (jen unu semajno, jen dek tagoj, jen dek kvin, jen unu monato), per kiu li konservas en sia memoro la Libron, kun kiu li restas tiele en vivanta kontakto.

Sekva ĉapitro: Listo de la suratoj

2010/01/09

Enkonduko en la Koranon (4)

Tafsiro

La Korano estas komentita kaj studita abunde kaj redunde. Tiaj komentado kaj studado nomiĝas tafsiro (تفسير tafsir') aŭ ekzegezo. La plej bonaj tafsiroj estas la plej objektivaj, kiuj provas klarigi la Koranon per la Korano mem, aŭ per la Sunnato, laŭeble evitante privatajn opiniojn. Ili donas al la leganta islamano vastan panoramon por kompreni la Koranon kiel eble plej komplete kaj rigore; alivorte dirite: ili donas ilojn, precipe filologiajn, per kiuj li povas proksimiĝi al la laŭvorta signifo de la Korano kaj, surbaze de tia serioza klarvido, kompreni la tekston per si mem.

La tafsiristo, aŭ korankomentisto, bezonas taŭgajn informojn pri la Korano. Tiajn informojn pri la Korano provizas la tiel nomataj “koranosciencoj” (علوم القرآن għolum' al-qor’an'), pri kiuj temos poste. Ili estas la bazaj scioj, kiuj necesas por trafe kaj korekte rigardi en la tekston. La koranosciencoj estas nemalhavebla ilo de la tafsiristo, kiam li analizas ajaton (آية), alinome versiklon, de la Korano. Tio estas vastega amaso da informoj, kiuj plej eble precizigas la kuntekston de la Korano.

La tradiciaj tafsiroj ŝajnas tro komplikaj al tutnovaj lernantoj, eĉ ne metas ĉi tiujn en taŭgan menso-kadron, kiun la tafsiristoj supozas ĉe la lernantoj. Oni ne trovas en la tafsiroj informojn, kiuj estas nemalhaveblaj por eksteretosa lernanto, ĉar tiuj komentoj neniam estis celitaj al li. Tasko farebla, tamen ne farita, estas rekonstrui la reton da reciprokaj implicoj sub la surfaco de iu ajn aserto en tiuj verkoj. Estas vere, ke ili donas abundegajn informojn, kiuj tamen estas supraĵaj, ĉar la aŭtoroj supozas ĉe la legantoj multe da antaŭa sciado kaj specialan sintenon, kiu komunikas al la leganto la verajn celon kaj signifon de la komentoj. Provizore, ni kontentiĝu per tio, ke ni sekvu tiujn komentojn paŝo post paŝo kaj ni sekvu la bonan gvidadon de nia intuo tra ĝangalo da informoj kaj kromsignifoj. Multo eskapos nin nepre, tamen trankvila pacienco poiome transdonos al ni ŝlosilojn por kompreni la pensomanieron pulsantan sub tiu senfina abundo da diskutoj.

Por studi la Koranon necesas ankaŭ taŭga etoso. La tradicia studado celas lernantojn, kiuj disponas je libera tempo, animtrankvilo kaj granda sintezo-kapablo, akirita dum jaroj de praktikado kaj parkerigado je ŝajne senrilataj, kontraŭdiraj informoj. Tio estas, tiuj analizoj de la Korano celas sintenon, lokon kaj tempon aliajn ol la modernaj. Por eviti tiujn kaptilojn ni provos ĉiam direktiĝi al la plej esenca, kvankam ofte estas malfacile difini, kio estas esenca kaj kio estas akcesora en scienco, laŭ kiu ĉio prezentas reciprokajn rilatojn.

Sekva ĉapitro: Strukturo de la Korano