2011/07/23

Kvina hadiso el la Kvardek de la Navaano

Laŭ la Patrino de la Fidantoj, patrino de Abdallah', Aeŝato (Allaho kontentu pri ŝi!), la Rasulo de Allaho (la namazo kaj la paco de Allaho estu sur li!) diris:

Ni ne akceptas elpensaĵojn, kiuj ne apartenas propre al ĉi tiu nia afero.

Tio estas versio de la Boĥarano kaj de Moslem. Kaj en versio de Moslem estas:

Ni ne akceptas praktikon, sur kiu ne baziĝas nia afero.

[Ĝis ĉi tie la teksto de la Navaano. Nun sekvas miaj notoj:]

Tiun hadison kelkaj komprenis en ekskludema, materia senco, laŭ kiu islamaj estas nur tiuj diroj kaj faroj, kiuj kvazaŭ plata spegulo ripetas la dirojn kaj farojn de la Korano kaj de la akceptitaj hadisoj.

Tamen en tradicia islamo oni komprenas, ke tiel nomataj “elpensaĵoj” (mohdasatoj) estas ne ĉiu nova afero en la vivo de la islamanoj, sed nur tio, kio ne kongruas kun la praktiko de islamo.

Cetere, la “afero” (amro), pri kiu tekstas la hadiso, verŝajne signifas la instruon de Mohammad.