2012/07/07

Dekkvina hadiso el la Kvardek de la Navaano

Laŭ Abu-Horajrato (Allaho kontentu pri li!), la Rasulo de Allaho (la namazo kaj la paco de Allaho estu sur li!) diris:

Kiu fidas Allahon kaj la Lastan Tagon, tiu diru bonon aŭ silentu.
Kiu fidas Allahon kaj la Lastan Tagon, tiu karimu al sia ĝaro.
Kiu fidas Allahon kaj la Lastan Tagon, tiu karimu al sia gasto.

Tion rakontis la Boĥarano kaj Moslem.

[Ĝis ĉi tie la teksto de la Navaano. Nun sekvas miaj notoj:]

Fido (imano) ne estas nura pretendo, sed interna sinteno, kiu montras sian efikon ekstere. Ĉi tie ni aŭskultas tri efikojn de fido:

La unua efiko havas du flankojn: konstruema parola konduto, kaj sindeteno de detruema parola konduto; tio estas du flankoj de prava parolo.

Dua efiko estas ekramo: honorigo konsistanta en tio, ke oni agas karime (noble kaj doneme) al sia ĝaro. En la hodiaŭa araba lingvo, ĝaro plejofte signifas nur "najbaro". Tamen en la hadisa epoko, kaj ankoraŭ hodiaŭ kiel fakvorto, ĝaro estas fremdulo, kiu serĉas protekton en nova socio kun difinitaj kondiĉoj. Tiu vorto, kies praprononcon (gar) oni ankoraŭ ofte aŭdas, estis samsignifa kiel la hebrea gar (kiu en la novhebrea alprenis novan signifon de "loĝanto"), kiel ni povas legi en la rakonto pri Abraham (tio estas, Ebrahim') en la unua libro de la Instruo (Tora') de Moseo, nome Be-Reŝit' (laŭ la helena versio: Genezo). En tiu rakonto Abraham, prapatro de araboj kaj de izraelidoj, aperas kiel fremdulo, kiu rifuĝis en la lando Kanaan (hodiaŭ konata kiel Israelo aŭ Palestino, laŭ diversaj kriterioj) kaj fariĝis gar, li kaj lia idaro. Tute alia demando estas, ĉu lia idaro plu plenumas la kondiĉojn de gar (kiujn, en tiu kazo, oni devus difini eksplicite), se oni entute akceptas tiun rakonton kiel bazon por hodiaŭaj aferoj.

Do ĝaro ŝajnas la malplej protektata ano de iu socio, iusence simila al la helena meteko. Noble donema konduto al rifuĝinto, al la pli malforta en la socio, estas dua sekvo de imano, post prava parolo.

Tria efiko estas elmontro de tia konduto al iu ajn gasto, al iu ajn, kiu momente pasas sub nia respondeco. Do ne nur daŭra gasto en nia medio (ĝaro) sed ankaŭ sporada, provizora pasanto, kiun oni gastigas longe aŭ mallonge.

Kaj, ĉar iusence ĉiuj estaĵoj estas ĝaroj kaj gastoj en la ekzisto, do kiu fidas Allahon kaj la Lastan Tagon, tiu rekoneblas ne nur per sia prava parolo, sed ankaŭ per sia noble donema konduto al ĉiuj estaĵoj.

Tamen, kio do entute estas tiu fido je Allaho kaj je la Lasta Tago, kiun la hadiso metas kiel fundamenton de prava parolo kaj de karima konduto?

Fido-imano, malkiel kelkaj diras, ne estas kredo. Kredo estas akcepto de io nekonata, kaj akcepto, ke ĝi estas vera. En tiu senco, kredo konkurencas konon kaj scion. Se religio baziĝas sur kredo en tiu senco, ĝi provas konkurenci sciencon kaj, eventuale, povas malvenki en la kampo de scienco.

Sed fido ne estas kredo en la senco de blinda akcepto. Oni fidas al io konata. Nu, ekzistas pluraj manieroj koni kaj scii; de plej neklara intuo, tra diversaj gradoj de enfokusigo, ĝis plej brila evidento: ili ĉiuj estas konoj kaj scioj. Kaj ju pli longe kaj intense oni analizas kaj kontemplas siajn konojn kaj sciojn, des pli klare brilas la sciado, ĉu per konfirmo de intuo, ĉu per forpelo de fantazio.

Sur tiu vojo de intuo ĝis evidento per analizado kaj kontemplado aperas fido, kiam la evidento komencas konturiĝi en la horizonto de la homa koro.

Fido je Allaho ne estas facile reduktebla al faktoroj, kiuj estus komunaj al ĉiuj homoj. Mi limigu mian nunan parolon al tio, ke Allaho estas fonto kaj plej unua principo de ĉio ekzistanta; Ĝi estas kriterio de ĉio vera kaj malvera; Ĝi estas la senlime senfina klimakso de ĉiu emocio. Fido je Allaho fontas el intuo, ke ĉio ekzistanta dividas samajn ecojn, kiuj estas manifestiĝoj de universalaj principoj, kaj sen tiuj principoj nenio ekzistus.

La Lasta Tago estas intuo, ke ĉio havas sekvon. Tiom multe, kiom ĉio ekzistanta derivas el sia una principo ian persistemon, malgraŭ la fakto, ke manifestiĝo estas relativa malo de principo, kaj do malgraŭ sia principa forpasemo kaj efemereco, tiu kunmetaĵo de persistemo kaj forpasemo estigas sekvon de ĉio ekzistanta. El la intuo, ke ĉio havas sekvon, floras fido, ke ĉiu homa ago ne estas malplena bobelo, venanta el nenio kaj finiĝanta en nenio, sed ia relativa manifestiĝo de senkondiĉa principo, do nepre ligita al io senlima kaj senfina, kaj iel produktanta reflektan retroefikon en tiu senlimeco-senfineco.

Ĝuste tia fido al tiel difinitaj (kiom difineblaj) Allaho kaj la Lasta Tago estas fonto de prava parolo kaj de noble donema konduto al ĉiuj estaĵoj, kiam oni pripensas ĉi ties forpasemon.

Dekkvara hadiso el la Kvardek de la Navaano

Laŭ Ebn Mas'ud' (Allaho kontentu pri li!), la Rasulo de Allaho (la namazo kaj la paco de Allaho estu sur li!) diris:

Ne halalas la sango de islamano krom per unu el tri: la perfida edzo; kaj homo pro homo; kaj tiu, kiu, forlasinte sian dinon, disiĝas de la komunumo.

Tion rakontis la Boĥarano kaj Moslem.

[Ĝis ĉi tie la teksto de la Navaano. Nun sekvas miaj notoj:]

La signifo de la teksto, eble tiel pli klare al la nuntempuloj ol laŭvorta traduko, estas proksimume jena:

La islamano ĝuas la protekton de la islamana komunumo krom en tri kazoj:
perfida edzo,
murdo,
forlasi sian dinon kaj disiĝi de la komunumo.

Unuflanke, la esprimo, ke "ies sango estas halala", signifas la malon de tio, ke "ies sango estas harama". Kiam io estas harama, tio estas netuŝebla kaj la tuta socio defendas ĝin malebligante senkondiĉan aliron al ĝi. Kaj kiam io estas halala, tio troviĝas ekster la aktiva protekto de la socio. Do estas tri kazoj, laŭ la hadiso, en kiuj la islamanoj povus perdi la protekton de sia komunumo.

La unua kazo montras la gravecon de fidindeco en islamo. Perfida edzo detruas la bazon de familia vivo, kaj sen familio ne ekzistas socio. Do, se iu socio volas plu ekzisti, ĝi devas protekti sian fundamenton. Kaj la fundamento de islama socio estas fidindeco ekde la radiko en la familia vivo.

Alia evidenta kazo, en kiu oni metas sin ekster la protekton de la komunumo, estas la rekta agreso de aliaj. Neniu socio povas toleri en sia sino viruson, kiu detruas la vivon de siaj anoj. Se iu agas malamike al aliaj homoj (kaj tio plej evidentas en la kazo de murdo), la agresanto implicite jam forlasis la komunumon kaj ties protekton. Ne temas ĉi tie pri tio, ĉu estas pli konvene apliki egalan repagon, aŭ ĉu sekvi la koranan konsilon, laŭ kiu pardono estas preferinda; ĉi tie temas pri difino de minimumaj limoj, interne de kiuj oni povus senti sin relative sekura en mondo da necertaĵoj.

Fine, se iu eksplicite forlasas la vivmanieron de iu komunumo kaj disiĝas de ĝi, tiu jam decidis fariĝi fremdulo kaj eksterulo, kaj povas aspiri nur al tia statuso.

Atentu bone, ke la hadiso parolas nur pri islama komunumo, ne pri ŝtatoj nek pri la ĝenerala socio. Tute alia demando estas, ĉu oni akceptas la pretendojn de tiuj, kiuj provas altrudi siajn kapricojn kaj privilegiojn kun la preteksto de ŝtatoj aŭ de aliaj fantaziaj idoloj. Sed ĉi tie mi parolas pri faktoj, ne pri fantazioj. Fantazioj ja havas sian lokon kaj sian tempon, sed ne nun ĉi tie.

2012/07/04

Dektria hadiso el la Kvardek de la Navaano

Laŭ Abu Hamzato Anas ebn Malek (Allaho kontentu pri li!), priservanto de la Rasulo de Allaho (la namazo kaj la paco de Allaho estu sur li!), la Nabio (la namazo kaj la paco de Allaho estu sur li!) diris:

Neniu el vi fidas, ĝis li amas por sia frato tion, kion li amas por si mem.

Tion rakontis la Boĥarano kaj Moslem.

[Ĝis ĉi tie la teksto de la Navaano. Nun sekvas miaj notoj:]

La poioma pedagogio de islamo enhavas diversajn konstrufazojn: unuflanke ĝi enhavas instruojn, ke oni sin detenu de detrua konduto (korpa, parola, mensa); aliflanke ĝi enhavas instruojn, ke oni kultivu konstruan konduton.

Ĉi tiu hadiso estas ĝenerala paŝo sur la konstrua vojo. Ĝi ne estas ĝenerala pritakso de tio, kio estas fido, sed antaŭenpuŝo al tio, ke ni rigardu al niaj fratoj (tio estas, al niaj kunhomoj, sed ankaŭ al aliaj estaĵoj) kiel subjektoj de emoj kaj malemoj, kiel ni mem. Dum mi restas ĉe supraĵa aliro, kiu starigas diferencon inter ni kaj la aliaj estaĵoj, ni restas baritaj kaj ne aliras al tiu fido (imano), kiu baziĝas sur rekta kaj senpera, tial prava, kompreno de la realo. Kaj, inverse, nur disvolvo de prava kompreno plene liberigas nin de tiaj distingoj, kiaj igus nin preferi nin mem super aliaj.

Dekdua hadiso el la Kvardek de la Navaano

Laŭ Abu-Horajrato (Allaho kontentu pri li!), la Rasulo de Allaho (la namazo kaj la paco de Allaho estu sur li!) diris:

El la belo de ies islamo: ties forlaso de tio, kio lin ne koncernas.

Hasana hadiso, tiele rakontita de la Termezano kaj aliaj.

[Ĝis ĉi tie la teksto de la Navaano. Nun sekvas miaj notoj:]

La signifo celas ne nur, ke ni ne ŝovu nazon en fremdan vazon. La signifon oni komprenu en la kunteksto de aliaj hadisoj, kiuj montras panoramon de solidaro kaj interhelpo.

En tiu kunteksto, flankenlasi tion, kio ne koncernas nin, estas (parto de) bela islamo, kaj fontas el bela islamo, en jena senco:

Islamo, en limigita senco, estas ritaro. Tiu ritaro estas nedisigebla parto de pli granda tuto, kiu inkluzivas difinitan bildon pri la mondo (imano) kaj vojon (ehsano) kondukantan al unuecigo de la diversaj formaj aspektoj de la ritoj sub la tegmento de ilia interna senco. Ĉe la fino de la vojo, tiu unuecigo, kiu komenciĝis kiel intuo, ne plu estas aspirata deziro nek sopirata espero, sed spertata vivrealo.

En ĉi tiu kunteksto, bela islamo estas sincera paŝado sur la vojo, dum kiu la homo flankenlasas ĉion, kio ne koncernas tiun paŝadon. Tamen, eĉ se bela islamo flankenlasas sindediĉon al aferoj, kiuj ne koncernas tiun paŝadon, la vojo de islamo inkluzivas pozitivan atenton kaj prizorgon de la kunhomoj, kiel ni povas lerni meditante pri aliaj hadisoj.

2012/07/03

Hadisoj: klasifikoj kaj kolektoj

Ekzistas multaj diversaj klasifikoj de hadisoj laŭ diversaj kriterioj. Ekzemple, kodsaj hadisoj raportas parolojn de Allaho ekster la Karima Korano, dum nabiaj hadisoj raportas parolojn de Mohammad, kiuj ne fontas rekte el Allaho.

Kiam surtekste bazita islamo komencis aperi, aperis ankaŭ socia klaso de fakihoj, kiuj komprenis islamon ĉefe kiel ŝariaton (universalvaloran ritan sistemon, kiu difinas la rilatojn de la homoj inter si kaj kun sia medio kaj la rilatojn de la homoj kun la principo, kiu regas ilin), kaj kiuj laŭe interesiĝis pri difino kaj klasifiko de tekstoj, sur kiuj baziĝus iliaj diversaj skoloj de fekho (ritjuro).

Ritjura aplikeblo

En tiu kunteksto la fakihoj interesiĝas interalie pri tio, ĉu iu difinita hadiso estas fekhe aplikebla aŭ ne. El la multaj vortoj por difini, kiom aplikebla estas hadiso, mi elstarigas jenajn:

sahiha: "fortika"; fakvorte "aŭtentika".
Kutime, laŭ multaj fakihoj, sahiha hadiso plenumas jenajn kvin kondiĉojn:
1. Ĉiu rakontanto en la esnado estas morale fidinda.
2. Ĉiu rakontanto estas fidinda en sia kapablo konservi la rakonton, ĉu memore, ĉu skribe.
3. La esnado estas mottasela, tio estas, konektita: ĉiu rakontanto havis veran eblecon ricevi la hadison de la antaŭa rakontanto.
4. La hadiso (kaj tio inkluzivas la matnon (ĉeftekston) kaj la esnadon) enhavas neniun ellaton (malfortikigan difekton), ĉu en la signifo, ĉu en la transdono.
5. La hadiso ne estu ŝazza (devia); tio estas, ĝi ne kontraŭdiru pli bone fundamentitan hadison (aŭ, kompreneble, la Koranon).

hasana: "bela", "bona"; fakvorte "atentinda".
Hasana hadiso estas malpli fidinda ol sahiha hadiso, ĉar ĝi ne tiel forte plenumas la duan menciitan kondiĉon pri kapablo de konservado de la rakonto.

daifa: "malfortika", "malriĉa"; fakvorte "neatentinda".
Hadiso estas daifa, se ĝi ne plenumas iun aŭ plurajn el la kondiĉoj de sahiha hadiso.

maŭdua: "inventita"; fakvorte "falsa".

Unua rakontanto

Eblas klasifiki hadisojn ankaŭ laŭ aliaj kriterioj; ekzemple, laŭ la unua rakontanto:

marfua ("levita" ĝis la origino): La unua rakontanto estis Mohammad.

maŭkufa ("haltigita" antaŭ ol ĝi alvenis al sia origino): La unua rakontanto estis iu el liaj kunuloj.

maktua ("fortranĉita" elde sia origino): La unua rakontanto estis iu el la sekva generacio.

Nombro de rakontantoj

Klasifiko laŭ la nombro de rakontantoj:

motavatera (diskonigita): Rakontita de granda amaso da homoj, kiuj koincidas ĉu en la vortoj mem, ĉu almenaŭ en la signifo de la vortoj.

ahada (izolita): Tio estas, ne motavatera. Tamen, se almenaŭ tri homoj rakontis la hadison, ĝi estas maŝhura (fama); se estas du rakontantoj, ĝi estas aziza (aprecata); se nur unu homo rakontis ĝin, ĝi estas gariba (stranga).

Pluaj fakvortoj

Pluaj fakvortoj por paroli pri diversaj aspektoj de la esnado estas jenaj:

mosnada (apogita) hadiso havas esnadon.

mottasela (konektita) hadiso havas esnadon, en kiu mankas neniu ĉenero.

moallaka (pendigita) hadiso havas esnadon, en kiu mankas unu aŭ pluraj ĉeneroj, aŭ tute ne havas esnadon.

morsala (loza, neligita) hadiso havas esnadon, kiu komenciĝas en la dua generacio de islamanoj kaj ne mencias la kunulon de Mohammad, kiu aŭskultis aŭ vidis lin rekte.

Kolektoj

Mi listigas ĉi tie nur kelkajn plej famajn kolektojn de hadisoj.

1. Sonnatismaj:
1.1. La Sahiho, de la Boĥarano [al-Boĥâri].
1.2. La Sahiho, de Moslem.
1.3. La Malgrandaj Sonnatoj, de la Nasaano [al-Nasâ'i].
1.4. La Sonnatoj, de Abu-Davud' (aŭ Abu-Daud).
1.5. La Sonnatoj, de la Termezano [al-Termezi].
1.6. La Sonnatoj, de Ebn Maĝato.

2. Ŝiatismaj:
2.1. Ketab' al-Kafi [La Sufiĉa], de Mohammad ebn Jakub al-Kolajni.
2.2. Man la yahdoroho al-fakih' [Tiu, kiun ne asistas fakiho], de la Ŝajĥo Saduk'.
2.3. Tahzib' al-Ahkam' [Purigo de la (fekhaj) decidoj], de la Ŝajĥo el Tuso [al-Tusi].
2.4. Al-Estebsar' [La Lumserĉado], ankaŭ de la Ŝajĥo el Tuso.

Dekunua hadiso el la Kvardek de la Navaano

Laŭ Abu Mohammad al-Hasan, filo de Ali ebn Abi Taleb (Allaho kontentu pri ambaŭ!), nepo kaj mirto* de la Rasulo de Allaho (la namazo kaj la paco de Allaho estu sur li!), kiu diris:

Mi memoras, ke la Rasulo de Allaho (la namazo kaj la paco de Allaho estu sur li!) diris:

Lasu tion, kio dubigas vin, favore al tio, kio ne dubigas vin.

Tion rakontis la Termezano* kaj la Nasaano*; kaj la Termezano diris: hasana*, sahiha* hadiso.

[Ĝis ĉi tie la teksto de la Navaano. Nun sekvas miaj notoj:]

Ni vidas ĉi tie la homan konsciencon kiel kriterion por decidi pri siaj faroj kaj nefaroj. Do aliaj, eksteraj kriterioj ne estas legitimaj kondutreguloj; ekzemple, altrudo estas neniel pravigebla nek akceptebla en la instruo de Mohammad (laŭ la Korano: Nenia altrudo en la religio - lâ ekrâh fi l-din - Korano, 2:256).

Notoj:

mirto: Aroma kaj bonodora arbusto. Ankaŭ, interalie, ofta kromnomo de al-Hasan kaj al-Hosajn, nepoj de Mohammad.

Termezano: Al-Termezi, kompilinto de unu el la plej konataj kaj favorataj hadiskolektoj en la sonnatisma mondo.
Nasaano: Al-Nasai, kompilinto de unu el la plej konataj kaj favorataj hadiskolektoj en la sonnatisma mondo.

hasana: bela, bona; tio estas, atentinda.
sahiha: fortika; tio estas, aŭtentika.