2011/10/17

Sepa hadiso el la Kvardek de la Navaano

Laŭ Abu Rokajjato Tamim' ebn Aŭs al-Dari (Allaho kontentu pri li!), la Nabio (la namazo kaj la paco de Allaho estu sur li!) diris:

La dino estas la nasihato.

Ni diris: Al kiu?

Li diris: Al Allaho, al Ĝia Ketabo, al Ĝia Rasulo, kaj al la imamoj kaj ĝenerale al ĉiuj el la moslemoj.

Tion rakontis Moslem.

[Ĝis ĉi tie la teksto de la Navaano. Nun sekvas miaj notoj:]

La vorton nasihato multaj kutime tradukas konsilo. Aliaj pliprecizigas pure sincera konsilo. En ĉi tiu kunteksto ne temas pri unuflanka konsilo, sed pli ampleksa interkonsiliĝo kaj enkalkulo de Allaho, Ĝia Ketabo, Ĝia Rasulo kaj ĉiuj moslemoj (islamantoj) – gvidantoj kaj negvidantoj –, kiam oni prenas decidojn por sia dino. Tio estas, oni ne prenu unuflankajn, memflatajn, egocentrajn decidojn por sia spirita vivovojo sen antaŭa enkalkulo de la Senfunda Abismo de la Realo (Allaho), de la Porhomaj Manifestiĝoj de la Konscio pri tiu Abismo (Ketabo), de la Vivanta Ekzemplo de la Konscio pri Tio en la Vivovojo de Homa Ekzemplo (Rasulo), kaj de la vivantaj ekzemploj de aliaj homoj ĉirkaŭ ni, ankaŭ ili strebantaj sur similaj vivovojoj (imamoj, se indaj je sekvado, kaj moslemoj).

Sur la bazo de ĉi tiu komento mi adaptus la tradukon jene:

Laŭ Abu Rokajjato Tamim' ebn Aŭs al-Dari (Allaho kontentu pri li!), la Nabio (la namazo kaj la paco de Allaho estu sur li!) diris:

Religio estas interkonsiliĝo.

Ni diris: Kun kiu?

Li diris: Kun Allaho, kun Ĝia Libro, kun Ĝia Sendito, kaj kun la elstaruloj kaj ĝenerale kun ĉiuj el la islamanoj.

Tion rakontis Moslem.

Sed, kompreneble, tiujn vortojn oni ne miskomprenu, sed oni komprenu ilin en la sencoj, kiuj povas pravigi la uzon de la vortoj Ketabo, Rasulo, imamoj kaj moslemoj.

2011/10/03

Sesa hadiso el la Kvardek de la Navaano

Laŭ Abu Abdallah' al-Noman', filo de Baŝir' (Allaho kontentu pri ambaŭ!), la Rasulo de Allaho (la namazo kaj la paco de Allaho estu sur li!) diris:

La halalo ja estas klara, kaj la haramo ja estas klara; kaj inter ambaŭ estas neklaraj aferoj, kiujn multaj homoj ne konas. Kiu evitas la neklaraĵojn, tiu gardas sian dinon kaj sian erdon. Kiu falas en neklaraĵoj, tiu falas en la haramo: kiel paŝtisto, kiu paŝtas ĉirkaŭ rezervejo riskante paŝtadon en ĝi. Sed nu, ĉiu reganto havas rezervejon, kaj nu, la rezervejo de Allaho estas Ĝiaj haramaĵoj. Kaj nu, en la korpo estas karnopeco, kiu – kiam ĝi bone funkcias, la tuta korpo funkcias bone; kaj kiam ĝi misfunkcias, la tuta korpo misfunkcias: kaj do, ĝi estas la koro.

Tion rakontis la Boĥarano kaj Moslem.

[Ĝis ĉi tie la teksto de la Navaano. Nun sekvas miaj notoj:]

Dino kaj erdo: "Dino" estas "praktika vivovojo", kaj "erdo" estas "publika famo". La tradukoj "religio" kaj "honoro" estas ne tute ekzaktaj. Ankaŭ senreligiuloj havas dinon; kaj aliaj vortoj tradukeblas per la nepreciza vorto "honoro", ekzemple "ŝarafo" estas "alta rango de honoro", "nabila" estas "nobla", "karima" estas "nobla ĉar donema", ktp.