2020/09/01

Deknaŭa hadiso el la Kvardek de la Navaano

Abu-l-Abbas' Abdallaho ebn Abbas' (Allaho kontentu pri ambaŭ!) diris:

Unu tagon mi troviĝis malantaŭ la Nabio (la namazo kaj la paco de Allaho estu sur li!) kaj li diris al mi:

Knabo, mi instruos al vi kelkajn vortojn: gardu Allahon kaj do ĝi gardos vin; gardu Allahon kaj do vi trovos ĝin antaŭ vi; se vi petos, petu de Allaho; se vi serĉos helpon, serĉu helpon de Allaho; sciu, ke, eĉ se la tuta nacio kunvenus por iel utili al vi, ili nur utilus al vi per tio, kion Allaho jam destinis por vi; kaj se ili kunvenus por iel malutili al vi, ili nur malutilus al vi per tio, kion Allaho jam destinis kontraŭ vin. La skribiloj jam estas levitaj kaj la folioj jam estas sekaj.

Tion rakontis la Termezano, kiu diris: hasana, sahiha hadiso.

[Ĝis ĉi tie la teksto de la Navaano. Nun sekvas miaj notoj:]

Unua-vide, povus ŝajni, ke la teksto starigas dogmon pri antaŭdifinita destino. Tamen, kiel nomi “destino” tion, kio povas ŝanĝiĝi? Nome, ĉar doao povas ŝanĝi tiel nomatan “destinon”...

Nu, oni atentu bone, ke temas pri privata instruo al tiu knabo, eĉ se tiu knabo poste rakontis al aliaj, kiuj maldiskrete rakontadis plu. Do verŝajne Mohammado provis eduki la knabon (estas supozeble, ke inter aliaj rimedoj) per tiuj vortoj. Ĉiu leganto povas starigi al si la demandon, ĝis kioma grado tiu instruo validas ankaŭ por oni mem. Kiu fidas al majstro, ties majstro supozeble plej bone scias, kiu instruo plej bone konvenas al tiu lernanto.

2013/04/02

Dekoka hadiso el la Kvardek de la Navaano

Laŭ Abu-Zarr Ĝondob ebn Ĝonadato kaj Abu Abdalrahmano Moaz' ebn Ĝabal (Allaho kontentu pri ambaŭ!), la Rasulo de Allaho (la namazo kaj la paco de Allaho estu sur li!) diris:

Timu Allahon, kie ajn vi estas;
kaj sekvigu post malbonaĵo bonaĵon, kiu forviŝas ĝin;
kaj traktu la homojn kun bela karaktero.

Tion rakontis la Termezano, kiu diris: hasana hadiso. Kaj en kelkaj versioj: hasana kaj sahiha.

[Ĝis ĉi tie la teksto de la Navaano. Nun sekvas miaj notoj:]

Tiu "timo" (takŭo), el la radiko ŭ-q-j, signifas antaŭzorgon, kiu evitigu eblan trafon de nedezirata sekvo. Tute ne temas pri tiu paralize suferiga emocio, kiu ofte ricevas tiun saman nomon. La tradicia ekzemplo estas tio, ke oni bone atentu siajn vestaĵojn, dum oni marŝas en veprejo, por ke tiuj ne implikiĝu inter la dornoj kaj ne disŝiriĝu. Do takŭi Allahon estas agi kun konscio, ke ĉiu ago estas manifestiĝo de universala principo kaj do submetiĝas al reguloj, laŭ kiuj, ekzemple, ĉiu ago havas sian sekvon. Do la konsilo, ke oni takŭu Allahon en ĉiu ajn situacio, estas invito al sana, konscia prudento.

Poste oni aplikas tiun ĝeneralan konsilon en individua agosfero: ĉiu ago havas ja sian sekvon. Tamen malbona ago, kun sia malbona sekvo, ne estas la fino de ĉiu espero; nome ĉar estas ebleco kompensi per bona ago, kiu per sia bona sekvo iel forviŝu la malbonaĵon. Do la dua konsilo estas mesaĝo de bela espero kiel apliko de sana prudento en la vivo de ĉiu homo.

Sed estas eĉ tria konsilo, kiu portas nin klare sur la terenon de socia vivo; la homo rilatas ne nur al Allaho kaj al si mem, sed ankaŭ, nedisigeble de tiu duopa rilato, al sia medio. Kaj la plej senpera medio de la homo estas la homa medio. La tria konsilo estas invito al semado de belaj semoj en nia socia vivo; ne agrese, sed kun bela karaktero. Fakte, la ideoj pri belo kaj bono ofte diversas kaj diverĝas en la homaj socioj. Kion fari? Nu, provi kaj provi, kaj ĉiam laŭeble lerni de ĉiu sperto.

2013/02/15

Deksepa hadiso el la Kvardek de la Navaano

Laŭ Abu-Jala Ŝaddad' ebn Aŭs (Allaho kontentu pri li!), la Rasulo de Allaho (la namazo kaj la paco de Allaho estu sur li!) diris:

Jen Allaho skribis ehsanon por ĉiu afero. Do, se vi mortigos, mortigu ehsane; kaj se vi buĉos, buĉu ehsane; ĉiu el vi akrigu sian klingon kaj ripozigu sian buĉaĵon.

[Alternativa traduko estas:

Jen Allaho preskribis belecon en ĉiu afero. Do, se vi mortigos, mortigu bele; kaj se vi buĉos, buĉu bele; ĉiu el vi akrigu sian klingon kaj ripozigu sian buĉaĵon.]

Tion rakontis Moslem.

[Ĝis ĉi tie la teksto de la Navaano. Nun sekvas miaj notoj:]

Ni jam vidis, ke ekramo estas karima konduto al aliaj; kiu ekramas sian gaston, tiu prikarimas lin. Same, kiu ehsanas iun aŭ ion, tiu prihasanas tiun aŭ tion. Hasana signifas bela kaj bona; do ehsani estas pritrakti bele kaj bone.

Ni legas, ke por ĉiu afero estas skribita ehsano, tio estas, bela kaj bona pritrakto; eĉ por la plej teruraj aferoj. Se la cirkonstancoj metas nin en tia situacio, ke ni devas fari teruraĵon, eĉ tiam eblas ripozigi la viktimon, laŭeble ŝparante nenecesan suferadon. La hadiso montras tradician ekzemplon: kiu decidas manĝi aŭ manĝigi viandon, tiu almenaŭ akrigu sian klingon, por ke la kompatinda besto mortu rapide kaj kiel eble plej sendolore.

Apud altaj idealoj de preskaŭ superhomaj virtoj Mohammad instruis ankaŭ simplajn virtojn al simplaj homoj kiel realisman, efektivigeblan kontribuon al pli bona mondo. Ĉar, fakte, "pli bona" ofte estas malamiko de "bona". Aŭ, kiel skribis Zamenhof, se sako tro pleniĝas, ĝi baldaŭ disŝiriĝas.

Kaj se nia hodiaŭa sentemeco malproksimigas nin de ekzemplo, kiu fariĝis tro fremda de nia ĉiutaga vivo (nome, ĉar plej multaj modernuloj ne buĉas mem la bestojn, kies karnon ili manĝas kiel viandon, nek mortigas mem la bestojn, kiuj konkurence volas formanĝi la plantojn, kiujn ili volas meti sur sian teleron), do ni almenaŭ povas resti ĉe la ĝenerala principo de ehsano kiel bela kaj bona pritrakto kaj apliki ĝin, laŭ la hadiso, por ĉiu afero.

2012/11/24

Deksesa hadiso el la Kvardek de la Navaano

Laŭ Abu-Horajrato (Allaho kontentu pri li!), unu viro diris al la Nabio (la namazo kaj la paco de Allaho estu sur li!):

- Konsilu al mi!

La Nabio diris:

- Ne koleru!

La viro ripetis plurfoje; la Nabio diris:

- Ne koleru!

Tion rakontis la Boĥarano.
[Ĝis ĉi tie la teksto de la Navaano. Nun sekvas miaj notoj:]

Ni ne scias, en kiu cirkonstanco la viro petis konsilon kaj Mohammad konsilis, ke li ne koleru. Kiel ajn estas, mediti pri tia konsilo ŝajnas utile.

De kie venas kolero? Kolero estas detruema reago, se oni estas en kontakto kun io maldezirata, aŭ se oni ne atingas ion deziratan. En ambaŭ kazoj oni supozas, ke atingo de tio dezirata kaj foresto de tio maldezirata donos feliĉon. Tamen la ekzisto mem (aŭ, pli precize, onia kredo pri la ekzisto) de tio dezirata aŭ maldezirata estas kaŭzo de onia kolero. Emoj kaj malemoj alportas ne feliĉon, sed koleron. Tute alia demando estas, ĉu kolero estas dezirinda aŭ ne.

En la hadiso Mohammad konsilas al tiu viro, ke li ne koleru. En ĉi tiu senkunteksta hadiso ni ne scias la kialon de tiu konsilo. En ĝenerala senco, kolero estas nedezirinda infero. Kompreneble, nura volo ne sufiĉas por liberiĝi el la fajro de kolero. Tamen necesas volo kiel motoro por mediti pri la nedezirindeco de kolero, tiel ke oni serĉu kaj trovu ties devenon, ties forsvenon, kaj la vojon al efektivigo de ties forsveno.

Se oni jam trovis, ke kolero venas rekte el emoj kaj malemoj, oni plu esploru tion, de kie venas emoj kaj malemoj, ĝis oni eble trovos, ke tio venas de falsa kredo, ke difinitaj aferoj alportas feliĉon pro sia ĉeesto aŭ malĉeesto. Sed ĉu io povas alporti feliĉon? Kiu eco, kiu trajto, povas alporti feliĉon? En kio konsistas tiu "feliĉigeco"?

Feliĉigaĵo, se ĝi ekzistas, devas esti daŭra. Ĉu iu konas ion, kio ne estas forpasema? Nu, la miraĝo de feliĉo komencas perdi siajn klare difinitajn konturojn. Feliĉigaĵo, se ĝi ekzistas, devas esti kontentiga. Sed ĉu oni sincere povas konsideri, ke iu difinita afero vere kontentigos la emon aŭ malemon al ĝi? Ĉu eble tia emo aŭ malemo, kiam kontentigita, ne renaskiĝos kiel plua emo aŭ malemo al plia, ŝajna kontentigaĵo? Kaj tiel iras plu la karavano en sia serĉado de feliĉo, kiun ĝi ne trovas ĉar la ŝajnaj, nedaŭraj kontentigaĵoj, eĉ dum ili daŭretas, tamen ne restas stabilaj, sed ŝanĝiĝas kiel la vento.

Do ni restis sen ebla kontentigo, ĉar ĉio renkontata estas forpasema, nekontentiga, ŝanĝiĝema. Nia meditado pri la deveno kaj forsveno de kolero portis nin al la pordo de nepra malfeliĉo, ĉar ni ne povas atingi tion, kion ni deziras.

Ĉu vere? Ĉu ni vere provis surtreti tiun padon? Se ni vere spertas, ke nia dezirataĵo estas revo kaj fantazio, kio do okazas en ni? Se ni vere vekiĝas al realo, kio do okazas tiam?

Ĝuste al tio invitas islamo: restas la Realo kaj estingiĝas la fantazio. Kio do okazas poste, kiam la mondo de fantazioj estas plene detruita? Ĝuste en tio konsistas la dino de islamo: recepto por plenĝue vivadi en la mondo de Realo, en la mondo de Allaho.

2012/07/07

Dekkvina hadiso el la Kvardek de la Navaano

Laŭ Abu-Horajrato (Allaho kontentu pri li!), la Rasulo de Allaho (la namazo kaj la paco de Allaho estu sur li!) diris:

Kiu fidas Allahon kaj la Lastan Tagon, tiu diru bonon aŭ silentu.
Kiu fidas Allahon kaj la Lastan Tagon, tiu karimu al sia ĝaro.
Kiu fidas Allahon kaj la Lastan Tagon, tiu karimu al sia gasto.

Tion rakontis la Boĥarano kaj Moslem.

[Ĝis ĉi tie la teksto de la Navaano. Nun sekvas miaj notoj:]

Fido (imano) ne estas nura pretendo, sed interna sinteno, kiu montras sian efikon ekstere. Ĉi tie ni aŭskultas tri efikojn de fido:

La unua efiko havas du flankojn: konstruema parola konduto, kaj sindeteno de detruema parola konduto; tio estas du flankoj de prava parolo.

Dua efiko estas ekramo: honorigo konsistanta en tio, ke oni agas karime (noble kaj doneme) al sia ĝaro. En la hodiaŭa araba lingvo, ĝaro plejofte signifas nur "najbaro". Tamen en la hadisa epoko, kaj ankoraŭ hodiaŭ kiel fakvorto, ĝaro estas fremdulo, kiu serĉas protekton en nova socio kun difinitaj kondiĉoj. Tiu vorto, kies praprononcon (gar) oni ankoraŭ ofte aŭdas, estis samsignifa kiel la hebrea gar (kiu en la novhebrea alprenis novan signifon de "loĝanto"), kiel ni povas legi en la rakonto pri Abraham (tio estas, Ebrahim') en la unua libro de la Instruo (Tora') de Moseo, nome Be-Reŝit' (laŭ la helena versio: Genezo). En tiu rakonto Abraham, prapatro de araboj kaj de izraelidoj, aperas kiel fremdulo, kiu rifuĝis en la lando Kanaan (hodiaŭ konata kiel Israelo aŭ Palestino, laŭ diversaj kriterioj) kaj fariĝis gar, li kaj lia idaro. Tute alia demando estas, ĉu lia idaro plu plenumas la kondiĉojn de gar (kiujn, en tiu kazo, oni devus difini eksplicite), se oni entute akceptas tiun rakonton kiel bazon por hodiaŭaj aferoj.

Do ĝaro ŝajnas la malplej protektata ano de iu socio, iusence simila al la helena meteko. Noble donema konduto al rifuĝinto, al la pli malforta en la socio, estas dua sekvo de imano, post prava parolo.

Tria efiko estas elmontro de tia konduto al iu ajn gasto, al iu ajn, kiu momente pasas sub nia respondeco. Do ne nur daŭra gasto en nia medio (ĝaro) sed ankaŭ sporada, provizora pasanto, kiun oni gastigas longe aŭ mallonge.

Kaj, ĉar iusence ĉiuj estaĵoj estas ĝaroj kaj gastoj en la ekzisto, do kiu fidas Allahon kaj la Lastan Tagon, tiu rekoneblas ne nur per sia prava parolo, sed ankaŭ per sia noble donema konduto al ĉiuj estaĵoj.

Tamen, kio do entute estas tiu fido je Allaho kaj je la Lasta Tago, kiun la hadiso metas kiel fundamenton de prava parolo kaj de karima konduto?

Fido-imano, malkiel kelkaj diras, ne estas kredo. Kredo estas akcepto de io nekonata, kaj akcepto, ke ĝi estas vera. En tiu senco, kredo konkurencas konon kaj scion. Se religio baziĝas sur kredo en tiu senco, ĝi provas konkurenci sciencon kaj, eventuale, povas malvenki en la kampo de scienco.

Sed fido ne estas kredo en la senco de blinda akcepto. Oni fidas al io konata. Nu, ekzistas pluraj manieroj koni kaj scii; de plej neklara intuo, tra diversaj gradoj de enfokusigo, ĝis plej brila evidento: ili ĉiuj estas konoj kaj scioj. Kaj ju pli longe kaj intense oni analizas kaj kontemplas siajn konojn kaj sciojn, des pli klare brilas la sciado, ĉu per konfirmo de intuo, ĉu per forpelo de fantazio.

Sur tiu vojo de intuo ĝis evidento per analizado kaj kontemplado aperas fido, kiam la evidento komencas konturiĝi en la horizonto de la homa koro.

Fido je Allaho ne estas facile reduktebla al faktoroj, kiuj estus komunaj al ĉiuj homoj. Mi limigu mian nunan parolon al tio, ke Allaho estas fonto kaj plej unua principo de ĉio ekzistanta; Ĝi estas kriterio de ĉio vera kaj malvera; Ĝi estas la senlime senfina klimakso de ĉiu emocio. Fido je Allaho fontas el intuo, ke ĉio ekzistanta dividas samajn ecojn, kiuj estas manifestiĝoj de universalaj principoj, kaj sen tiuj principoj nenio ekzistus.

La Lasta Tago estas intuo, ke ĉio havas sekvon. Tiom multe, kiom ĉio ekzistanta derivas el sia una principo ian persistemon, malgraŭ la fakto, ke manifestiĝo estas relativa malo de principo, kaj do malgraŭ sia principa forpasemo kaj efemereco, tiu kunmetaĵo de persistemo kaj forpasemo estigas sekvon de ĉio ekzistanta. El la intuo, ke ĉio havas sekvon, floras fido, ke ĉiu homa ago ne estas malplena bobelo, venanta el nenio kaj finiĝanta en nenio, sed ia relativa manifestiĝo de senkondiĉa principo, do nepre ligita al io senlima kaj senfina, kaj iel produktanta reflektan retroefikon en tiu senlimeco-senfineco.

Ĝuste tia fido al tiel difinitaj (kiom difineblaj) Allaho kaj la Lasta Tago estas fonto de prava parolo kaj de noble donema konduto al ĉiuj estaĵoj, kiam oni pripensas ĉi ties forpasemon.

Dekkvara hadiso el la Kvardek de la Navaano

Laŭ Ebn Mas'ud' (Allaho kontentu pri li!), la Rasulo de Allaho (la namazo kaj la paco de Allaho estu sur li!) diris:

Ne halalas la sango de islamano krom per unu el tri: la perfida edzo; kaj homo pro homo; kaj tiu, kiu, forlasinte sian dinon, disiĝas de la komunumo.

Tion rakontis la Boĥarano kaj Moslem.

[Ĝis ĉi tie la teksto de la Navaano. Nun sekvas miaj notoj:]

La signifo de la teksto, eble tiel pli klare al la nuntempuloj ol laŭvorta traduko, estas proksimume jena:

La islamano ĝuas la protekton de la islamana komunumo krom en tri kazoj:
perfida edzo,
murdo,
forlasi sian dinon kaj disiĝi de la komunumo.

Unuflanke, la esprimo, ke "ies sango estas halala", signifas la malon de tio, ke "ies sango estas harama". Kiam io estas harama, tio estas netuŝebla kaj la tuta socio defendas ĝin malebligante senkondiĉan aliron al ĝi. Kaj kiam io estas halala, tio troviĝas ekster la aktiva protekto de la socio. Do estas tri kazoj, laŭ la hadiso, en kiuj la islamanoj povus perdi la protekton de sia komunumo.

La unua kazo montras la gravecon de fidindeco en islamo. Perfida edzo detruas la bazon de familia vivo, kaj sen familio ne ekzistas socio. Do, se iu socio volas plu ekzisti, ĝi devas protekti sian fundamenton. Kaj la fundamento de islama socio estas fidindeco ekde la radiko en la familia vivo.

Alia evidenta kazo, en kiu oni metas sin ekster la protekton de la komunumo, estas la rekta agreso de aliaj. Neniu socio povas toleri en sia sino viruson, kiu detruas la vivon de siaj anoj. Se iu agas malamike al aliaj homoj (kaj tio plej evidentas en la kazo de murdo), la agresanto implicite jam forlasis la komunumon kaj ties protekton. Ne temas ĉi tie pri tio, ĉu estas pli konvene apliki egalan repagon, aŭ ĉu sekvi la koranan konsilon, laŭ kiu pardono estas preferinda; ĉi tie temas pri difino de minimumaj limoj, interne de kiuj oni povus senti sin relative sekura en mondo da necertaĵoj.

Fine, se iu eksplicite forlasas la vivmanieron de iu komunumo kaj disiĝas de ĝi, tiu jam decidis fariĝi fremdulo kaj eksterulo, kaj povas aspiri nur al tia statuso.

Atentu bone, ke la hadiso parolas nur pri islama komunumo, ne pri ŝtatoj nek pri la ĝenerala socio. Tute alia demando estas, ĉu oni akceptas la pretendojn de tiuj, kiuj provas altrudi siajn kapricojn kaj privilegiojn kun la preteksto de ŝtatoj aŭ de aliaj fantaziaj idoloj. Sed ĉi tie mi parolas pri faktoj, ne pri fantazioj. Fantazioj ja havas sian lokon kaj sian tempon, sed ne nun ĉi tie.

2012/07/04

Dektria hadiso el la Kvardek de la Navaano

Laŭ Abu Hamzato Anas ebn Malek (Allaho kontentu pri li!), priservanto de la Rasulo de Allaho (la namazo kaj la paco de Allaho estu sur li!), la Nabio (la namazo kaj la paco de Allaho estu sur li!) diris:

Neniu el vi fidas, ĝis li amas por sia frato tion, kion li amas por si mem.

Tion rakontis la Boĥarano kaj Moslem.

[Ĝis ĉi tie la teksto de la Navaano. Nun sekvas miaj notoj:]

La poioma pedagogio de islamo enhavas diversajn konstrufazojn: unuflanke ĝi enhavas instruojn, ke oni sin detenu de detrua konduto (korpa, parola, mensa); aliflanke ĝi enhavas instruojn, ke oni kultivu konstruan konduton.

Ĉi tiu hadiso estas ĝenerala paŝo sur la konstrua vojo. Ĝi ne estas ĝenerala pritakso de tio, kio estas fido, sed antaŭenpuŝo al tio, ke ni rigardu al niaj fratoj (tio estas, al niaj kunhomoj, sed ankaŭ al aliaj estaĵoj) kiel subjektoj de emoj kaj malemoj, kiel ni mem. Dum mi restas ĉe supraĵa aliro, kiu starigas diferencon inter ni kaj la aliaj estaĵoj, ni restas baritaj kaj ne aliras al tiu fido (imano), kiu baziĝas sur rekta kaj senpera, tial prava, kompreno de la realo. Kaj, inverse, nur disvolvo de prava kompreno plene liberigas nin de tiaj distingoj, kiaj igus nin preferi nin mem super aliaj.