2009/08/29

La Nigra Ŝtono

Kiam Adamo, la unua homo, ekestis, li ekestis en Paradizo. Allaho kreis lin tute perfekta, kun ĉiaj perfektaj ecoj, kiaj povas konveni al unuopa estaĵo: saĝa, bela, sana kaj feliĉa. Ĉio en Adamo estis harmonio.

En la Paradizo Adamo konis sian kreinton, Allahon, kiel Puran Lumon. Kaj tiu Pura Lumo evidentigis Adamon perfekta; nenio ekstera estingis la perfektecon de Adamo.

Tamen Ebliso, fajra estaĵo, estro de ĉiuj konfuzoj, pro kiu miksiĝas ŝajno kaj realo, trompis Adamon, ke li manĝu frukton de arbo, kiun Allaho malpermesis al li.

Kiu estas tiu arbo? Onidire, temas pri la arbo de la sciado, kiu ebligas distingi bonon disde malbono: la arbo de la sciado de bono kaj malbono.

Pro tiu malobeo, Allaho malsuprenigis Adamon el la Paradizo de lia perfekteco ĝis la Tero de lia neperfekta mortema naturo: surda je la voĉo de Allaho, muta je la esprimo de siaj aspiroj, blinda je la vojo, kiu kondukus lin revene en la Paradizon.

Sed Allaho estas donema kaj pardonema. La kreanto estas ankaŭ kaj precipe savanto. Tial Ĝi donacis al Adamo Blankan Perlon, per kiu li rememoru la Lumon, Allahon, kiun Adamo konis en la Paradizo.

Tamen, dum la descendo de Adamo el la Paradizo ĝis la Tero, la Blanka Perlo, ĉiam pli malproksima de la Lumo, iĝis ĉiam malpli kaj malpli blanka, laŭ la tuta gamo de la videblaj koloroj. Fine, kiam Adamo jam surteriĝis, la Blanka Perlo aspektis kiel tute banala nigra ŝtonaĉo, taŭga por nenio.

Sed Adamo havis nur tiun Nigran Ŝtonon kiel memoraĵon de sia Paradiza ekzistado. Kiam ajn li rigardis al la Nigra Ŝtono, li rememoris la Blankan Perlon, kiu siavice rememorigis la li la Lumon Allahon.

En la loko, kie Adamo descendis, li konstruis Domon al Allaho surbaze de la Nigra Ŝtono kiel ĉefangulo de la Domo. Ĝi estis kubo, akso de la descenda vojo el la Paradizo ĝis la Tero, kiu memorigu tiun vojon inter la du loĝejoj de Adamo, kaj montru la revenan vojon al la kara naskiĝlando Paradiza.

La tempo pasis, kaj la adamidoj disvastiĝis tra la tuta mondo. Tamen ili ĉiam povas rememori la Lumon Allahon rigardante al la Nigra Ŝtono en la ĉefangulo de la Domo de Allaho, sopirante reveni al sia Paradiza devenlando.

Tiu Domo estas la Kaabo aŭ Kaabato (الكعبة al-Kagħba) en Mekko, al kiu direktas sin la islamanoj en ĉiu namazo (frumatene, tagmeze, posttagmeze, vespere kaj nokte), en insista provado rememori la Lumon Allahon de la perfekta ekzistado en la Paradizo, por retrovi la vojon al la Paradizo.

Kaj, oni diras, kelkaj adamidoj sukcesis kaj sukcesas rememori Allahon kaj retrovi la vojon al la Paradizo. Sed pri tio Allaho scias pli scie.