2024/11/18

Dudeka hadiso el la Kvardek de la Navaano


Abu-Mas'ud' Okbato ebn Amr, ansarano kaj badrano (Allaho kontentu pri li!), diris:

La Rasulo de Allaho (la namazo kaj la paco de Allaho estu sur li!) diris:

Jen io, kion kaptis la homoj el la antaŭaj nabioj: se vi ne hontas, do faru tion, kion vi volas.

Tion rakontis la Boĥarano.

[Ĝis ĉi tie la teksto de la Navaano. Nun sekvas miaj notoj:]

Unuflanke, estas menciinde, ke la islamaj tradicioj plej ofte starigas diferencon inter rasulo (fondando de tradicio) kaj nabio (homo, interne de tradicio, kiu transigas mesaĝon, kies aŭtoritato ne fontas el li aŭ ŝi, sed rekte el Allaho); tamen tre oftas la uzo de nabio en la pli strikta senco de rasulo.

Aliflanke, mia traduko "la antaŭaj nabioj" estas interpreto de esprimo, kiun oni povas kompreni ankaŭ kiel "la unua(j) nabia(j) mesaĝo(j)", tio estas, jen la unuaj nabiaj mesaĝoj ricevitaj de la homaro, jen la unuaj nabiaj mesaĝoj ricevitaj elde Mohammad.