2011/01/23

Dua hadiso el la Kvardek de la Navaano


Ankaŭ laŭ Omar (Allaho kontentu pri li!), kiu diris:

Iun tagon ni sidis ĉe la Rasulo de Allaho (la namazo kaj la paco de Allaho estu sur li!) kaj jen alvenis al ni viro, kun tre blankaj vestaĵoj, kun tre nigra hararo, sen iu ajn spuro de vojaĝo, al ni tute nekonata. Li sidis apud la nabio (la namazo kaj la paco de Allaho estu sur li!) kaj direktis siajn genuojn al liaj genuoj, kaj metis siajn manojn sur siajn femurojn. Post tio li diris:

Ho Mohammad, informu min pri islamo.

Kaj la Rasulo de Allaho (la namazo kaj la paco de Allaho estu sur li!) diris:

Islamo estas atesti, ke estas neniu dio, sed estas Allaho; kaj ke Mohammad estas Rasulo de Allaho; starigi namazon, venigi zakaton, saŭmi ramadanon, kaj haĝĝi al la Domo, se oni povas al ĝi voji.

Li diris: Ci pravas.

Kaj ni surpriziĝis, ke li demandas kaj konfirmas.

La viro: Informu min pri imano.

La nabio: Sekuriĝi per Allaho, per Ĝiaj malakoj, per Ĝiaj ketaboj, per Ĝiaj rasuloj, kaj per la lasta tago; kaj sekuriĝi per la kadaro: ties bono kaj ties malbono.

La viro: Ci pravas.

Ankaŭ: Informu min pri ehsano.

La nabio: Servi al Allaho kvazaŭ ci vidus Ĝin; ĉar, se ci ne vidas Ĝin, jen Ĝi vidas cin.

La viro: Informu min pri la horo.

La nabio: La demandato ne scias pli ol la demandanto.

La viro: Informu min pri ties antaŭsignoj.

La nabio: La servantino naskas sian mastrinon, oni vidas senŝuulojn, senvestulojn, senrimedulojn, ŝafpaŝtistojn konkuri por alte konstrui.

Post tio li foriris, kaj mi restis senmova longan tempon. Post tio li [la nabio] diris: Omar, ĉu vi scias, kiu estas la demandinto?

Mi diris: Allaho kaj Ĝia Rasulo pli scias.

La nabio: Li estis Ĝebrilo, kiu venis por instrui al ivi ivian dinon.

Tion rakontis Moslem.

[Ĝis ĉi tie la teksto de la Navaano. Nun sekvas kelkaj miaj notoj:]

Allaho vidas:
Allaho ne estas persono, sed la principo de ĉiuj principoj, la kondiĉo de ĉiuj kondiĉoj, la kaŭzo de ĉiuj kaŭzoj. La aserto, ke la ekstervica principo-kondiĉo-kaŭzo vidas, estas defio al la homa komprenkapablo: temo por meditado, kies celo estas veki la homon al la realo for de la sonĝo de fantazio, kaj for de la dormo de nescio.

dino:
Vivovojo, ne nura religio en eklezia senco. Ekzemple, ankaŭ kofro (kufro) estas dino (laŭ la 109-a surato: al-Kaferun’).

horo:
La momento kaj okazo, kiam ĉio ŝajnas inversiĝi kaj renversiĝi por aperi en sia vera realeco.

imano:
Tio estas ago, per kiu oni sekuriĝas kaj protektas sin. Ĝi ne estas nura pasiva fido, sed aktiva uzo de la protektiloj.

kadaro:
Tio, kion Allaho difinis por la ekzisto. Tamen ĝi ne estas simpla neevitebla destino, ĉar doao (vidu en http://islama-vortaro.blogspot.com/search/label/d) povas ŝanĝi la kadaron. Oni ne miskomprenu, kvazaŭ Allaho estus unu plia estaĵo, kiu laŭ propra volo decidas, ke io okazu, aŭ ke alio ne okazu. Allaho tute ne estas unu plia estaĵo, sed tio, kio forturnas ĉiun estaĵon el neekzisto en ekziston.