2010/11/09

Unua hadiso el la Kvardek de la Navaano

Laŭ konsilo de Nino Vessella, mi tradukas ankaŭ nekoranajn tekstojn. Mi elektis unu el la plej popularaj kolektoj de hadisoj, tiun malgrandan de Jahja la Navaano (mortis en 676 H / 1277 pK), kiu konsistas el kvardek du tre ofte legataj rakontoj pri Mohammad. Jen la unua el ili:

La Emiro de l' Mumenoj*, Abu Hafs Omar ebn al-Ĥattab' (Allaho kontentu pri li!), diris:
Mi aŭskultis la Rasulon* de Allaho (la namazo* kaj la paco de Allaho estusur li!) diri:

La faroj ne estas krom per la intencoj, kaj por ĉiu homo estas tio, kion li intencas. Do kiu migris* al Allaho kaj Ĝia Rasulo, ties migrado estas al Allaho kaj Ĝia Rasulo; sed kiu migris por atingi donjon* aŭ por edzinigi virinon, ties migrado estas al tio, al kio li migris.

Tion rakontis la imamoj de la hadisistoj, Abu Abdallah' Mohammad ebn Esmail' ebn Ebrahim' ebn al-Mogira ebn Dezbah el Boĥaro, kaj Abu al-Hosajn Moslem ebn al-Haĝĝaĝ' ebn Moslem al-Koŝajri el Najsaburo, en siaj respektivaj Sahihoj* (Veraj), kiuj estas la plej fidindaj verkoj pri hadisoj.

[Ĝis ĉi tie la teksto de la Navaano. Nun sekvas kelkaj miaj notoj:]

donjo:
La materia mondo kaj ĉio, kion ĝi enhavas.
La nemateria mondo estas aĥerato, preter la limoj, kiuj difinas la donjon.
Kontraste, alamo estas mondo kiel signo de transcenda realo, dum donjo estas mondo en supraĵa konsidero kaj pritrakto.

imano:
Sekuriĝo (per Allaho, per ĝiaj malakoj*, per ĝiaj ketaboj*, per ĝiaj rasuloj*).

ketabo:
Tio, kion Allaho firmigis; tio, kies ekzisto fontas rekte el Allaho.
Libro, ambaŭ en materia kaj en figura sencoj.
La instruoj senditaj per la rasuloj* estas libroj / ketaboj, kaj la tuta mondo, manifestita per la malakoj*, estas la Granda Libro / Ketabo de Allaho.

malako:
Konkretigo de tio, kio troviĝas inter Allaho kaj la mondo; ĉiu aspekto de tiu intera mondo, kiu metas en kontakto Allahon kaj la materian mondon.

migri:
Migrado estas konsiderata la fonda momento de islamo.
La migrado de Mohammad elde Makkato al Madinato estas konsiderata la fonda momento de islama komunumo.
Homo estas islamano, kiam li migras el kofro (kufro) al ŝokro: el rifuzado al dankado.
Kofri (kufri) estas rifuzi agnoski la esencan rilaton inter Allaho kaj la mondo, dum ŝokri estas dankeme rekoni tiun rilaton kaj laŭe agi siavice en sia rilatado kun la mondo.

mumeno:
Homo, kies ĉefa trajto estas imano*.

namazo:
Konscia (re)starigo de la rilato inter Allaho kaj la homo.
En la islamaj tradicioj, ĝi konsistas el difinita rito laŭtradicie instruita de Mohammad.

rasulo:
Sendito, kiu portas mesaĝon aŭ plenumas mision.
Iuj sistemigistoj ellaboris ampleksan teorion pri nabioj kiel spiritaj majstroj de la homaro en ĝenerala senco kaj pri rasuloj kiel fondantoj de grandaj spiritaj tradicioj. Tiu teorio estas vaste konata inter la nuntempaj islamanoj, foje en religia senco, foje eĉ en politika senco (tiam rasulo aperas kiel fondinto de politike akceptebla religio, dum nabio estas politike akceptebla religia gvidanto, kiu ekstaras en la sino de iu politike akceptebla religio, kvankam en la islamaj komunumoj, tradicie, estas saĝuloj, ne nabioj; sed kiam ni parolas pri politika akcepteblo, tiam ni troviĝas en la kampo de nura politiko).

sahiha:
Sana, fortika, fidinda, korekta, vera.

Sahiho:
Nomo de diversaj kolektoj de hadisoj, precipe de la du menciitaj en la ĉirkaŭteksto de ĉi tiu unua hadiso: tiu de Boĥari (la Boĥarano) kaj tiu de Moslem.

2010/11/02

Enkonduko en la Koranon (7)

La korana universo

La islamano trovas ĉion en la Korano. La tafsiranto disvolvas sian temaron ĝis li verkas veran enciklopedion pri iu ajn nemalhavebla sciaro: lingvostrukturo, vortosignifo, okazintaĵoj, animeduko, jurvaloro, naturscienco ktp. Tial la tradicia instruado komenciĝas ekde parkerigo de la Libro, kiu enhavas ĉion. Pro didaktikaj kialoj en la tradiciaj lernejoj (madrasatoj) oni komencas ekde la pli mallongaj suratoj, kiuj troviĝas en la fino de la Korano. Kiam la geknaboj parkerigis la tutan Koranon, tradicie pli-malpli dek-jaraj, oni faras grandan feston: ili jam preskaŭ atingis aĝon de plena konscio pri kaŭzoj kaj sekvoj kaj do oni komencas instrui al ili la sciencojn bazitajn sur la Korano, tio estas, ĉiun ajn sciaron.

Kiam Mohammad ankoraŭ vivadis, la Korano jam estis la prizorgata centro de edukado. En la moskeoj (kiuj, ni memoru, ĉiam estis madrasatoj) la ŝajĥoj (majstroj) instruadis senpage al ĉiu lernemulo. Tiu tradicio daŭras ĝis hodiaŭ. La koloniaj armeoj surpriziĝis, kiam la orientalistoj de la 19-a jarcento konfesis, ke la islamaj popoloj garantiis almenaŭ bazan edukadon al preskaŭ ĉiu popolano. Tial ili rapide malmuntis moskeojn, madrasatojn kaj zaviatojn, ĉar ties ĉefa rolo estis disvastigi la sciojn. Hodiaŭ, tia tradicia instruado ĝisvivas nur en dekadenca stato, en la kamparo, ĉar prioritaton donis la modernaj registaroj al la instrusistemoj enkondukitaj el la okcidentaj landoj: pleje gravas nun la diplomoj, ne la scioj, kiujn rajtas disdoni nur oficialaj lernejoj avare starigataj de la sinsekvaj registaroj guton post guto.

Sekva ĉapitro: La tradukoj de la Korano