2010/11/02

Enkonduko en la Koranon (7)

La korana universo

La islamano trovas ĉion en la Korano. La tafsiranto disvolvas sian temaron ĝis li verkas veran enciklopedion pri iu ajn nemalhavebla sciaro: lingvostrukturo, vortosignifo, okazintaĵoj, animeduko, jurvaloro, naturscienco ktp. Tial la tradicia instruado komenciĝas ekde parkerigo de la Libro, kiu enhavas ĉion. Pro didaktikaj kialoj en la tradiciaj lernejoj (madrasatoj) oni komencas ekde la pli mallongaj suratoj, kiuj troviĝas en la fino de la Korano. Kiam la geknaboj parkerigis la tutan Koranon, tradicie pli-malpli dek-jaraj, oni faras grandan feston: ili jam preskaŭ atingis aĝon de plena konscio pri kaŭzoj kaj sekvoj kaj do oni komencas instrui al ili la sciencojn bazitajn sur la Korano, tio estas, ĉiun ajn sciaron.

Kiam Mohammad ankoraŭ vivadis, la Korano jam estis la prizorgata centro de edukado. En la moskeoj (kiuj, ni memoru, ĉiam estis madrasatoj) la ŝajĥoj (majstroj) instruadis senpage al ĉiu lernemulo. Tiu tradicio daŭras ĝis hodiaŭ. La koloniaj armeoj surpriziĝis, kiam la orientalistoj de la 19-a jarcento konfesis, ke la islamaj popoloj garantiis almenaŭ bazan edukadon al preskaŭ ĉiu popolano. Tial ili rapide malmuntis moskeojn, madrasatojn kaj zaviatojn, ĉar ties ĉefa rolo estis disvastigi la sciojn. Hodiaŭ, tia tradicia instruado ĝisvivas nur en dekadenca stato, en la kamparo, ĉar prioritaton donis la modernaj registaroj al la instrusistemoj enkondukitaj el la okcidentaj landoj: pleje gravas nun la diplomoj, ne la scioj, kiujn rajtas disdoni nur oficialaj lernejoj avare starigataj de la sinsekvaj registaroj guton post guto.

Sekva ĉapitro: La tradukoj de la Korano