2013/04/02

Dekoka hadiso el la Kvardek de la Navaano

Laŭ Abu-Zarr Ĝondob ebn Ĝonadato kaj Abu Abdalrahmano Moaz' ebn Ĝabal (Allaho kontentu pri ambaŭ!), la Rasulo de Allaho (la namazo kaj la paco de Allaho estu sur li!) diris:

Timu Allahon, kie ajn vi estas;
kaj sekvigu post malbonaĵo bonaĵon, kiu forviŝas ĝin;
kaj traktu la homojn kun bela karaktero.

Tion rakontis la Termezano, kiu diris: hasana hadiso. Kaj en kelkaj versioj: hasana kaj sahiha.

[Ĝis ĉi tie la teksto de la Navaano. Nun sekvas miaj notoj:]

Tiu "timo" (takŭo), el la radiko ŭ-q-j, signifas antaŭzorgon, kiu evitigu eblan trafon de nedezirata sekvo. Tute ne temas pri tiu paralize suferiga emocio, kiu ofte ricevas tiun saman nomon. La tradicia ekzemplo estas tio, ke oni bone atentu siajn vestaĵojn, dum oni marŝas en veprejo, por ke tiuj ne implikiĝu inter la dornoj kaj ne disŝiriĝu. Do takŭi Allahon estas agi kun konscio, ke ĉiu ago estas manifestiĝo de universala principo kaj do submetiĝas al reguloj, laŭ kiuj, ekzemple, ĉiu ago havas sian sekvon. Do la konsilo, ke oni takŭu Allahon en ĉiu ajn situacio, estas invito al sana, konscia prudento.

Poste oni aplikas tiun ĝeneralan konsilon en individua agosfero: ĉiu ago havas ja sian sekvon. Tamen malbona ago, kun sia malbona sekvo, ne estas la fino de ĉiu espero; nome ĉar estas ebleco kompensi per bona ago, kiu per sia bona sekvo iel forviŝu la malbonaĵon. Do la dua konsilo estas mesaĝo de bela espero kiel apliko de sana prudento en la vivo de ĉiu homo.

Sed estas eĉ tria konsilo, kiu portas nin klare sur la terenon de socia vivo; la homo rilatas ne nur al Allaho kaj al si mem, sed ankaŭ, nedisigeble de tiu duopa rilato, al sia medio. Kaj la plej senpera medio de la homo estas la homa medio. La tria konsilo estas invito al semado de belaj semoj en nia socia vivo; ne agrese, sed kun bela karaktero. Fakte, la ideoj pri belo kaj bono ofte diversas kaj diverĝas en la homaj socioj. Kion fari? Nu, provi kaj provi, kaj ĉiam laŭeble lerni de ĉiu sperto.

2013/02/15

Deksepa hadiso el la Kvardek de la Navaano

Laŭ Abu-Jala Ŝaddad' ebn Aŭs (Allaho kontentu pri li!), la Rasulo de Allaho (la namazo kaj la paco de Allaho estu sur li!) diris:

Jen Allaho skribis ehsanon por ĉiu afero. Do, se vi mortigos, mortigu ehsane; kaj se vi buĉos, buĉu ehsane; ĉiu el vi akrigu sian klingon kaj ripozigu sian buĉaĵon.

[Alternativa traduko estas:

Jen Allaho preskribis belecon en ĉiu afero. Do, se vi mortigos, mortigu bele; kaj se vi buĉos, buĉu bele; ĉiu el vi akrigu sian klingon kaj ripozigu sian buĉaĵon.]

Tion rakontis Moslem.

[Ĝis ĉi tie la teksto de la Navaano. Nun sekvas miaj notoj:]

Ni jam vidis, ke ekramo estas karima konduto al aliaj; kiu ekramas sian gaston, tiu prikarimas lin. Same, kiu ehsanas iun aŭ ion, tiu prihasanas tiun aŭ tion. Hasana signifas bela kaj bona; do ehsani estas pritrakti bele kaj bone.

Ni legas, ke por ĉiu afero estas skribita ehsano, tio estas, bela kaj bona pritrakto; eĉ por la plej teruraj aferoj. Se la cirkonstancoj metas nin en tia situacio, ke ni devas fari teruraĵon, eĉ tiam eblas ripozigi la viktimon, laŭeble ŝparante nenecesan suferadon. La hadiso montras tradician ekzemplon: kiu decidas manĝi aŭ manĝigi viandon, tiu almenaŭ akrigu sian klingon, por ke la kompatinda besto mortu rapide kaj kiel eble plej sendolore.

Apud altaj idealoj de preskaŭ superhomaj virtoj Mohammad instruis ankaŭ simplajn virtojn al simplaj homoj kiel realisman, efektivigeblan kontribuon al pli bona mondo. Ĉar, fakte, "pli bona" ofte estas malamiko de "bona". Aŭ, kiel skribis Zamenhof, se sako tro pleniĝas, ĝi baldaŭ disŝiriĝas.

Kaj se nia hodiaŭa sentemeco malproksimigas nin de ekzemplo, kiu fariĝis tro fremda de nia ĉiutaga vivo (nome, ĉar plej multaj modernuloj ne buĉas mem la bestojn, kies karnon ili manĝas kiel viandon, nek mortigas mem la bestojn, kiuj konkurence volas formanĝi la plantojn, kiujn ili volas meti sur sian teleron), do ni almenaŭ povas resti ĉe la ĝenerala principo de ehsano kiel bela kaj bona pritrakto kaj apliki ĝin, laŭ la hadiso, por ĉiu afero.