2012/07/03

Hadisoj: klasifikoj kaj kolektoj

Ekzistas multaj diversaj klasifikoj de hadisoj laŭ diversaj kriterioj. Ekzemple, kodsaj hadisoj raportas parolojn de Allaho ekster la Karima Korano, dum nabiaj hadisoj raportas parolojn de Mohammad, kiuj ne fontas rekte el Allaho.

Kiam surtekste bazita islamo komencis aperi, aperis ankaŭ socia klaso de fakihoj, kiuj komprenis islamon ĉefe kiel ŝariaton (universalvaloran ritan sistemon, kiu difinas la rilatojn de la homoj inter si kaj kun sia medio kaj la rilatojn de la homoj kun la principo, kiu regas ilin), kaj kiuj laŭe interesiĝis pri difino kaj klasifiko de tekstoj, sur kiuj baziĝus iliaj diversaj skoloj de fekho (ritjuro).

Ritjura aplikeblo

En tiu kunteksto la fakihoj interesiĝas interalie pri tio, ĉu iu difinita hadiso estas fekhe aplikebla aŭ ne. El la multaj vortoj por difini, kiom aplikebla estas hadiso, mi elstarigas jenajn:

sahiha: "fortika"; fakvorte "aŭtentika".
Kutime, laŭ multaj fakihoj, sahiha hadiso plenumas jenajn kvin kondiĉojn:
1. Ĉiu rakontanto en la esnado estas morale fidinda.
2. Ĉiu rakontanto estas fidinda en sia kapablo konservi la rakonton, ĉu memore, ĉu skribe.
3. La esnado estas mottasela, tio estas, konektita: ĉiu rakontanto havis veran eblecon ricevi la hadison de la antaŭa rakontanto.
4. La hadiso (kaj tio inkluzivas la matnon (ĉeftekston) kaj la esnadon) enhavas neniun ellaton (malfortikigan difekton), ĉu en la signifo, ĉu en la transdono.
5. La hadiso ne estu ŝazza (devia); tio estas, ĝi ne kontraŭdiru pli bone fundamentitan hadison (aŭ, kompreneble, la Koranon).

hasana: "bela", "bona"; fakvorte "atentinda".
Hasana hadiso estas malpli fidinda ol sahiha hadiso, ĉar ĝi ne tiel forte plenumas la duan menciitan kondiĉon pri kapablo de konservado de la rakonto.

daifa: "malfortika", "malriĉa"; fakvorte "neatentinda".
Hadiso estas daifa, se ĝi ne plenumas iun aŭ plurajn el la kondiĉoj de sahiha hadiso.

maŭdua: "inventita"; fakvorte "falsa".

Unua rakontanto

Eblas klasifiki hadisojn ankaŭ laŭ aliaj kriterioj; ekzemple, laŭ la unua rakontanto:

marfua ("levita" ĝis la origino): La unua rakontanto estis Mohammad.

maŭkufa ("haltigita" antaŭ ol ĝi alvenis al sia origino): La unua rakontanto estis iu el liaj kunuloj.

maktua ("fortranĉita" elde sia origino): La unua rakontanto estis iu el la sekva generacio.

Nombro de rakontantoj

Klasifiko laŭ la nombro de rakontantoj:

motavatera (diskonigita): Rakontita de granda amaso da homoj, kiuj koincidas ĉu en la vortoj mem, ĉu almenaŭ en la signifo de la vortoj.

ahada (izolita): Tio estas, ne motavatera. Tamen, se almenaŭ tri homoj rakontis la hadison, ĝi estas maŝhura (fama); se estas du rakontantoj, ĝi estas aziza (aprecata); se nur unu homo rakontis ĝin, ĝi estas gariba (stranga).

Pluaj fakvortoj

Pluaj fakvortoj por paroli pri diversaj aspektoj de la esnado estas jenaj:

mosnada (apogita) hadiso havas esnadon.

mottasela (konektita) hadiso havas esnadon, en kiu mankas neniu ĉenero.

moallaka (pendigita) hadiso havas esnadon, en kiu mankas unu aŭ pluraj ĉeneroj, aŭ tute ne havas esnadon.

morsala (loza, neligita) hadiso havas esnadon, kiu komenciĝas en la dua generacio de islamanoj kaj ne mencias la kunulon de Mohammad, kiu aŭskultis aŭ vidis lin rekte.

Kolektoj

Mi listigas ĉi tie nur kelkajn plej famajn kolektojn de hadisoj.

1. Sonnatismaj:
1.1. La Sahiho, de la Boĥarano [al-Boĥâri].
1.2. La Sahiho, de Moslem.
1.3. La Malgrandaj Sonnatoj, de la Nasaano [al-Nasâ'i].
1.4. La Sonnatoj, de Abu-Davud' (aŭ Abu-Daud).
1.5. La Sonnatoj, de la Termezano [al-Termezi].
1.6. La Sonnatoj, de Ebn Maĝato.

2. Ŝiatismaj:
2.1. Ketab' al-Kafi [La Sufiĉa], de Mohammad ebn Jakub al-Kolajni.
2.2. Man la yahdoroho al-fakih' [Tiu, kiun ne asistas fakiho], de la Ŝajĥo Saduk'.
2.3. Tahzib' al-Ahkam' [Purigo de la (fekhaj) decidoj], de la Ŝajĥo el Tuso [al-Tusi].
2.4. Al-Estebsar' [La Lumserĉado], ankaŭ de la Ŝajĥo el Tuso.

Dekunua hadiso el la Kvardek de la Navaano

Laŭ Abu Mohammad al-Hasan, filo de Ali ebn Abi Taleb (Allaho kontentu pri ambaŭ!), nepo kaj mirto* de la Rasulo de Allaho (la namazo kaj la paco de Allaho estu sur li!), kiu diris:

Mi memoras, ke la Rasulo de Allaho (la namazo kaj la paco de Allaho estu sur li!) diris:

Lasu tion, kio dubigas vin, favore al tio, kio ne dubigas vin.

Tion rakontis la Termezano* kaj la Nasaano*; kaj la Termezano diris: hasana*, sahiha* hadiso.

[Ĝis ĉi tie la teksto de la Navaano. Nun sekvas miaj notoj:]

Ni vidas ĉi tie la homan konsciencon kiel kriterion por decidi pri siaj faroj kaj nefaroj. Do aliaj, eksteraj kriterioj ne estas legitimaj kondutreguloj; ekzemple, altrudo estas neniel pravigebla nek akceptebla en la instruo de Mohammad (laŭ la Korano: Nenia altrudo en la religio - lâ ekrâh fi l-din - Korano, 2:256).

Notoj:

mirto: Aroma kaj bonodora arbusto. Ankaŭ, interalie, ofta kromnomo de al-Hasan kaj al-Hosajn, nepoj de Mohammad.

Termezano: Al-Termezi, kompilinto de unu el la plej konataj kaj favorataj hadiskolektoj en la sonnatisma mondo.
Nasaano: Al-Nasai, kompilinto de unu el la plej konataj kaj favorataj hadiskolektoj en la sonnatisma mondo.

hasana: bela, bona; tio estas, atentinda.
sahiha: fortika; tio estas, aŭtentika.