2009/08/05

Kiel komenci

ATESTO

Oni rakontas, ke la profeto Mohammad diris: Allaho, la Kreanto de ĉio, diris: Ne ampleksas Min la ĉieloj nek la tero, sed la koro de homo malferma al Mi.

Tiele ni envenas la esencon de islamo. Laŭ tiuj vortoj, Allaho estas la Enorma kaj Senfina, nenio enhavas ĝin, eĉ la ĉieloj kaj la tero malgraŭ sia kapturna grandeco; tamen tiuj vortoj instruas ankaŭ, ke, interne, la homo estas tiel granda, ke ĝi povas enteni la Senfinan.

La homo, kaptita en treege mallarĝaj limoj, ĉiam kondiĉata de sia lokiĝo en la spaco kaj en la tempo, ligita al miriado da cirkonstancoj, posedas propran lokon, privatan tempon kaj internajn cirkonstancojn, kaj ĉio tio estas absoluta; kaj ĝuste en tiu senmezura universo li renkontiĝas kun la Nepensebla, kun sia Mastro, kun Allaho.

En islamo ne eblas akcepti limojn por Allaho, sed necesas aserti, ke Ties naturo estas neatingebla; oni faras tiele, por ke ĝi, Allaho, estu defio al la inteligento, tiel ke ĉi tiu, serĉante neeblaĵon, malfermiĝas al sia propra senfina kapablo, kaj do gigantigas la homon, ŝanĝas lin al io siavice nedifinebla. En islamo ne eblas rakonti historiojn pri Allaho; eblas nur prezenti ĝin al la homo kiel defion; kiu, se akceptita, ĵetas la homon tra la abismo de ties interna sekreto.

Fakte, oni prezentas al ni la homan estaĵon kiel absolute nesatigeblan kaj nekontentigeblan. La islamano akceptas la kapturniĝon, al kiu invitas lin lia propra naturo, ne serĉas konsolojn por plenigi sian vakuon, sed profundiĝas en ĉi tiun, kien ajn ĝi kondukos lin. Anstataŭ rifuzi malŝate sian internan abismon, li akceptas ties teruran intenson kaj faras el sia senfino defion, en kiu li deziras eltrovi sian Veron, kiun islamo nomas Mastro (rabbo), ĉar ĝi regas lin en ĉiu momento, eĉ se ĝi ne lasas lin percepti ĝin. Tial oni diras, ke ĝi estas Subtila (latifa).

La serĉo je Allaho estas procezo de simpligo; de “purigo”, se ni volas uzi alian vorton. La homo, dum li serĉas sian Veron, dum li serĉas sian Mastron, komencas rifuzi la idolojn, kiujn li elfaris ĝuste pro timo alfronti tiun abismon, kiun li suspektas en sia interno. Li serĉas kontentigon kaj konsolon; tamen la finfina rezulto de tia serĉado estas nura elreviĝo. Kiam lia angoro estas ĝisfunda, jen li eble elfalas en sia senkonsolo, aŭ jen li ekiras por serĉi la aŭtentikon, akceptinte sian malplenon. Islamo komenciĝas per neado de la idoloj. Necesas simpligo neniiganta ĉion fikcian; nepras ĉi tiu liberiga purigo. Nur tiele ni vere alrigardas tiun internan malplenon, kiu postulas, ke ni plenigu ĝin.

La islamano diras لا إله إلا الله laelahaellallah' – Ne estas vero krom Allaho, kaj per tiu frazo li seniĝas je ĉiaj mensogoj kaj faligas ĉiajn idolojn, tute malplenigas sian mondon, kiu kaŝis tiun lian senfinan truon.

Sed kion signifas laelahaellallah'? Tio signifas, ke ĉiuj idoloj de ni imagitaj ne sufiĉas por kontentigi nian avidon kaj nian nesatigeblon. Ekde la momento, kiam oni diras laelahaellallah', oni detruas la antaŭajn idolojn kaj rifuzas elfari novajn. Ni, tutsimple, rigardas en la vakuon, kaj atendas. Nu, tiu entrepreno neniigi la idolojn ne estas facila. Ĝi ne estas nura teoria eldiro. Ĝi postulas, ke oni estu konsekvenca. Tio estas akcepti la senkonsolon, la senesperon, kaj insisti je ĝi, firme, ĝis ties lasta detrua ero.

Pro ĉio tio la vorto islam' (aŭ eslam', se mi transskribu kohere) signifas absolutan kapitulacon antaŭ Allaho. Islamo estas porti ĝis ekstremo tiun serĉadon, kiu forigas la mitojn, kaj kiu malmuntas ĉian sekurecon ĉe la homo, tiel ke li alfrontu sian plej absolutan neniecon. Tiusence, la islama spirito estas terura. Ĝi fakte klopodas por naski en ni teruran timon, pro kiu ni sinku ĉe la subiro de nia lasta suno. La islamano lernas ne plu timi tiun timon. Li scias, ke tiu timo estingos ĉiujn liajn sensignifajn timojn. Tio estas absoluta timo ĉe Allaho.

Mi diris, tamen, ke ĉio tio ne estas efika, se ni limigas nin al teoria aspekto. Necesas provoki tion. Islamo instruas al ni tian provokon per insistoj, per senhalta frapado ĉe la pordoj de Allaho. Kaj tiel do la praktikado de islamo estas, fakte, nura pordo-frapado.

Islamo instruas intenco-plenan praktikadon. Ĝuste la intenco efikigas tiun praktikadon. Ĝuste la volo veni ĝis Allaho portas ĝis Allaho. Tial la unua paŝo estas ĉiam turni la koron al Allaho, trempi ĝin en Allaho, streĉi la atenton al la senlima grandiozo, alfrontigi nian memon al la libero, kiu estas ties bazo. Post la konscia intenco oni povas ekpaŝi.

Se ni volas skizi la fundamenton de tiu praktikado de islamo, ni bezonas antaŭklarigon. Ni uzis la frazon laelahaellallah' kiel enkondukon en ĝeneralan islaman komprenon de la Realo: Ne estas vero krom Allaho, kaj oni komencas serĉi ĝin. Tio estas, la praktikado estas kompletigo de tiu unua intuo. La praktikado ne estas diradi “ne”, sed diradi “jes”. Tio estas diradi “jes” al la homa kapablo alveni ĝis Allaho; tio estas aserti, ke la homo povas atingi la sekvon, kiun implicas la unua frazo. Kaj ĝin kompletigas alia frazo: محمد رسول الله Mohammadon rasul' Allah' – Mohammad alportas mesaĝon de Allaho. Sed kion signifas ĉi tiu dua fundamenta frazo de islamo? Ĝi signifas, ke estas vojo al Allaho. Islamano estas homo akceptanta la vojon instruitan de Mohammad, kiun mi provos mallonge skizi ĉi tie.

Mohammad estos nia majstro, kiu gvidos nin per Tradicio tiel antikva kiel la homaro. Tiu Tradicio aŭ Vojo nomiĝas توحيد Taŭhid', aŭ Vojo al la Unueco, aŭ al la (Re)unuiĝo. Tio estas, ni ne marŝos blinde. Ni ne faros vojon el nia arbitreco. Ni ja deziras esti rigoraj. Kaj eĉ se ni povus multon diri pri Mohammad, sufiĉas ĉi tie diri, ke la frazo Mohammadon rasul' Allah' signifas nian aserton, ke nia sekvota vojo estas tute valida. Ĝi entenas nur senĉesan insiston je tio dirita, tiele pretigante nin por akcepti Allahon, pretigante nin por renkonti nian internan Mastron. Kaj ni trovas, ke tiu vojo validas por nia celo, ĉar ĝi estas libera je alkroĉaĵoj. Ĝi entenas nur simpligon, puran sinceron. Tiu dua frazo, do, nur estas konsekvenca kun niaj farotaĵoj; ĝi estas konfirmo, ke nia intenco estas serioza.

Tiu duopa frazo konsistas el “ne” al la idoloj kaj “jes” al la vojo al Allaho. Tiele ni komencas praktikadi islamon. Ni ripetos ĝin konstante, firmigante ĉe ni ties signifon. Tiu duopa frazo enhavas multe pli da nuancoj, tamen mi mencias ĉi tie nur tiun plej senperan. Fakte, la unua praktiko estas la fakta eldiro de tiu duopa frazo; tial oni diras, ke ĝi estas la unua kolumno, per kiu islamano konstruas sian islamon.

Kiel unua kolumno de islamo, ĝi estas akso de la cetero. Ĝi estas la necesa klarvido por ekpaŝi sur la vojo. Ni povas memori ĉi tiel: laelahaellallah' direktas nin al Allaho, dum ni malatentas ĉion ceteran; Mohammadon rasul' Allah' estas ekpaŝi en tiu senco sur difinita Tradicio. Aŭ ni povas diri: per laelahaellallah' ni malakceptas la diojn; per Mohammadon rasul' Allah' ni komencas serĉi Allahon, la Veron. Aŭ ankaŭ: laelahaellallah' estas la vojo; Mohammadon rasul' Allah' estas la gvidanto.

ABLUCIO

Mi menciis necesan puriĝon por ekpaŝi la vojon, kaj tiu koncernas la unuan frazon. Per tiu puriĝo ni realigas fakte la simpligon, kiu malfermas nin al Allaho, dum ni malakceptas tion, kio ne estas ni nek Allaho. Tiuj gestoj prezentas per la korpo nian volon, kaj estas maniero plene partopreni en nia deziro. Ni marĝenigos neniun flankon de nia memo. Tial islamo insistas, ke oni faru tion ofte.

Oni komencas per eldiro de la intenco, tute fordoninte sin al Allaho kaj dezirante, ke tio reportu nin tute ĝis Allaho, dum ĉe la fino ni eldiras la duopan frazon, kiu resumas nian vojon.

Oni povus senti tenton paroli pri stato de pureco post stato de malpureco; tamen ne temas pri tio. En islamo ne estas malpuraj aŭ negativaj faktoj koiti, feki, dormi, sveni aŭ perdi sangon. Oni konsideras tiajn cirkonstancojn kiel simbolan afekcion, kiun oni superu; tio rememorigas nian elirpunkton sur la vojo, kiun ni volas sekvi sufiĉe serioze por degni lavi nin. Estas ia rilato inter tio kaj la vekiĝo el ĉio, kio forturnas la koratenton, kiu firme enfokusigas la koron al Allaho. Jen la spirita simboleco, respektenda sen enmiksi signifojn, kiujn ĝi tute ne havas.

Oni atentegas tiujn diversajn statojn, por ke tiu atendado estu tuta intenco-gesto, kiu efektivigu nian paŝadon al Allaho. Replenumi la ablucion siatempe kaj vivteni la atenton edukas necesan sentivon, kiu ebligos al ni ĉiam esti transigataj de Allaho.

FORBRULO

La plej grava praktikado estas namazo, kie kunfluas intenco, korpomovoj kaj vortoj. Ĝis nun ĉio estis nura pretiĝo por vera enplektiĝo en la implicojn de islamo.

Namazo prezentas, ke oni staras en la ĉeesto de Allaho, kaj ĝi estas forbruliĝo sine de la grandiozo. Simpliĝinte per ablucio, ni renkontas vakuon, en kiun ni pretas plonĝi kunportante nenion, kio povus ĝeni nian kontempladon kaj kapitulacon ĉe Allaho.

Mi parolos nur pri la nepraĵoj de namazo; tio estos ia urĝa instrulibro por tiu, kiu deziras komenci tuj. Poste eblos profundiĝi en tiun arton ĝis perfekteco.

Namazon oni ne plenumas sola, sed kun la tuta universo, ĉar ni serĉas absolutan Unuecon. Ni esperas kunfluadon de ĉio, kaj tion simbolas kvin specialaj momentoj: mateniĝo, tagmezo, posttagmezo, sunsubiro, nokto. Oni plenumas namazon en tiu momento, aŭ post nelonge, neniam pli frue. “Pli frue” similus al senpermesa enveno.

Oni anoncas la momenton per alvoko, en moskeo aŭ ie ajn: unu persono vokas laŭte, dum la ceteraj ripetas silente. La vokanto reprezentas la alvokon je la homaro fare de la Profeto; tial oni respondas al la alvoko.

Namazon oni plenumas direkte al la Kaabo aŭ Kaabato (الكعبة al-Kagħba). Se ni ne povas difini tiun direkton, ni direktas nin tien, kien montros nia plej sincera intuo. Nia namazo kunfluas kun tiu de ĉiuj islamanoj, ĉar ĉiuj serĉas la samon. Ĉi tiun direkton (keblato قبلة qebla) montras niĉo (mehrabo محراب mehrab') en la moskea muro.

Pretiĝinte por namazo, oni revokas pli mallonge kaj rapide por komenci. Komencinte, oni ne haltas ĝis la fino: oni troviĝas aliloke, ne plu en ĉi tiu mondo. Se oni ne scias tion, oni fakte faras nenion. Stare, sur via tapiŝeto, kun la korpo direktita al Allaho, vi postlasas ĉion kaj koncentras vian koron al Allaho; kaj, post ĝisfunda koncentriĝo, vi komencas namazon, nenio ĝenu vin. Postlasinte ĉion, nur ne vin mem, akompanate de vi mem, vi prezentiĝas ĉe Allaho.

Namazo komenciĝas stare. Jen la homo kontraŭ Allaho, fronte al ĝi. Jen la kreitaĵo deziras malfermiĝi al la grandiozo de sia Mastro. Tial oni komencas per jenaj vortoj: الله أكبر Allaho akbar – Allaho plejgrandas… pli grandas ol io ajn, ol ĉia penso, ol ĉia iluzio, ol ĉia timo, ol ĉia espero. Per tiu frazo oni neniigas ĉion. Ĉio mortas antaŭ la namazanto. Tiam li direktas sin rekte al Allaho; tamen, anstataŭ diri siajn vortojn, la islamano eldiras la Koranon, eldiras la parolon mem de Allaho, dissolviĝas en la Sentempan Parolon. Krome, li eldiras ĉapitron de la Korano nomatan الفاتحة al-Fateha(to), kiu signifas precize La Malfermanta, ĉar oni volas, ke ĝi enkonduku nin al Allaho. La Fateha(to) kaj iu ajn alia peco de la Korano merĝas nin en la sonon preter nia kapablo eldiri. Ni forgesis nin mem ĝis la grado, ke ni ne havas propran parolon.

La fakto, ke ni malakceptas ĉion, komencas kurbigi nin antaŭ Allaho, klinas nin. Kaj, ĉiam ĉe la grandioza grandeco de Allaho (per la vortoj Allaho akbar), ni kliniĝas, modeste rekonante la superecon de nia interna Mastro. Post nelonge, en la samaj cirkonstancoj, ni tute envolviĝas al la planko, kio implicas absolutan kapitulacon antaŭ Allaho. Iu diris, ke tiu momento estas klimakso de namazo, ĉar eĉ la namazanto jam malaperis antaŭ Allaho, ne nur lia mondo. Tial, en tiu definitiva momento, li vortigas la nepenseblan grandecon de Allaho, leviĝanta super ĉio, ĝuste kiam la namazanto sinkis teren.

Tamen tio ne estas la lasta momento. Oni poste sidas; jen la momento de saĝulo, de trankvila, paca homo; oni ne staras defie, nek neniiĝas malvenke.

Oni ripetas la tuton, ĉar oni insistas je ili por senvualigi ilian sekreton. Ĝis fine oni revenas al sia ĉiutaga mondo kun paco-saluto.

Laste, oni ne konfuzu namazon kun nura peto de niaj deziroj elde Allaho, per kiu ni rekonas, ke ni absolute dependas de Allaho.