2012/07/04

Dektria hadiso el la Kvardek de la Navaano

Laŭ Abu Hamzato Anas ebn Malek (Allaho kontentu pri li!), priservanto de la Rasulo de Allaho (la namazo kaj la paco de Allaho estu sur li!), la Nabio (la namazo kaj la paco de Allaho estu sur li!) diris:

Neniu el vi fidas, ĝis li amas por sia frato tion, kion li amas por si mem.

Tion rakontis la Boĥarano kaj Moslem.

[Ĝis ĉi tie la teksto de la Navaano. Nun sekvas miaj notoj:]

La poioma pedagogio de islamo enhavas diversajn konstrufazojn: unuflanke ĝi enhavas instruojn, ke oni sin detenu de detrua konduto (korpa, parola, mensa); aliflanke ĝi enhavas instruojn, ke oni kultivu konstruan konduton.

Ĉi tiu hadiso estas ĝenerala paŝo sur la konstrua vojo. Ĝi ne estas ĝenerala pritakso de tio, kio estas fido, sed antaŭenpuŝo al tio, ke ni rigardu al niaj fratoj (tio estas, al niaj kunhomoj, sed ankaŭ al aliaj estaĵoj) kiel subjektoj de emoj kaj malemoj, kiel ni mem. Dum mi restas ĉe supraĵa aliro, kiu starigas diferencon inter ni kaj la aliaj estaĵoj, ni restas baritaj kaj ne aliras al tiu fido (imano), kiu baziĝas sur rekta kaj senpera, tial prava, kompreno de la realo. Kaj, inverse, nur disvolvo de prava kompreno plene liberigas nin de tiaj distingoj, kiaj igus nin preferi nin mem super aliaj.

Dekdua hadiso el la Kvardek de la Navaano

Laŭ Abu-Horajrato (Allaho kontentu pri li!), la Rasulo de Allaho (la namazo kaj la paco de Allaho estu sur li!) diris:

El la belo de ies islamo: ties forlaso de tio, kio lin ne koncernas.

Hasana hadiso, tiele rakontita de la Termezano kaj aliaj.

[Ĝis ĉi tie la teksto de la Navaano. Nun sekvas miaj notoj:]

La signifo celas ne nur, ke ni ne ŝovu nazon en fremdan vazon. La signifon oni komprenu en la kunteksto de aliaj hadisoj, kiuj montras panoramon de solidaro kaj interhelpo.

En tiu kunteksto, flankenlasi tion, kio ne koncernas nin, estas (parto de) bela islamo, kaj fontas el bela islamo, en jena senco:

Islamo, en limigita senco, estas ritaro. Tiu ritaro estas nedisigebla parto de pli granda tuto, kiu inkluzivas difinitan bildon pri la mondo (imano) kaj vojon (ehsano) kondukantan al unuecigo de la diversaj formaj aspektoj de la ritoj sub la tegmento de ilia interna senco. Ĉe la fino de la vojo, tiu unuecigo, kiu komenciĝis kiel intuo, ne plu estas aspirata deziro nek sopirata espero, sed spertata vivrealo.

En ĉi tiu kunteksto, bela islamo estas sincera paŝado sur la vojo, dum kiu la homo flankenlasas ĉion, kio ne koncernas tiun paŝadon. Tamen, eĉ se bela islamo flankenlasas sindediĉon al aferoj, kiuj ne koncernas tiun paŝadon, la vojo de islamo inkluzivas pozitivan atenton kaj prizorgon de la kunhomoj, kiel ni povas lerni meditante pri aliaj hadisoj.