2010/05/30

La Islama Rita Kalendaro


La Islama Rita Kalendaro estas luna kalendaro: ĝi konsistas el dek du lunaj monatoj. Ĉiu luna monato komenciĝas, kiam oni vidas la komencan lunarkon (helalon) tuj post la novluno; se oni ne vidas la helalon, do oni kalkulas ĝis la fino de la antaŭa monato. Unu lundaŭro estas proksimume dudek naŭ tagoj kaj duono, do kelkaj lunaj monatoj daŭras dudek naŭ tagojn, dum kelkaj aliaj daŭras tridek tagojn. Entute, unu lunjaro daŭras 354 tagojn. Do la lunjaro daŭras malpli ol la sunjaro; tial la lunjara kalkulo kaj la sunjara kalkulo ne estas paralelaj, kaj difinita dato de unu kalendaro neniam koincidas kun difinita dato de la alia kalendaro en du sinsekvaj jaroj.

Jen estas la nomoj de la islamaj ritaj monatoj:

1 moharamo
2 safaro
3 unua rabio
4 dua rabio
5 unua ĝomado
6 dua ĝomado
7 raĝabo
8 ŝaabano
9 ramadano
10 ŝavalo
11 zulkadato
12 zulheĝĝato

La esperantigo de ŝaabano sekvas la modelon de la Kaabato (Bajtallaho).

Estas bedaŭrinda koincido de unua kaj dua rabioj (kiel monatoj) kaj du aliaj signifoj de la sama vorto: la hidrofobia (akvevitema) malsano, kies vakcinon eltrovis Pasteŭro; kaj la konata furiozo de kolervenkitoj. Se oni ne fidas la kuntekston por distingi la tri sencojn, oni povas uzi “hidrofobion” en ampleksigita senco por la komunuza medicina signifo, kaj “furiozon” por kolervenkiteco.

Alia ebleco estas rabeo por la monato, nome pro tio, ke la esperantaj "e" kaj "i" estas nuraj alofonoj en la araba lingvo.