2013/04/02

Dekoka hadiso el la Kvardek de la Navaano

Laŭ Abu-Zarr Ĝondob ebn Ĝonadato kaj Abu Abdalrahmano Moaz' ebn Ĝabal (Allaho kontentu pri ambaŭ!), la Rasulo de Allaho (la namazo kaj la paco de Allaho estu sur li!) diris:

Timu Allahon, kie ajn vi estas;
kaj sekvigu post malbonaĵo bonaĵon, kiu forviŝas ĝin;
kaj traktu la homojn kun bela karaktero.

Tion rakontis la Termezano, kiu diris: hasana hadiso. Kaj en kelkaj versioj: hasana kaj sahiha.

[Ĝis ĉi tie la teksto de la Navaano. Nun sekvas miaj notoj:]

Tiu "timo" (takŭo), el la radiko ŭ-q-j, signifas antaŭzorgon, kiu evitigu eblan trafon de nedezirata sekvo. Tute ne temas pri tiu paralize suferiga emocio, kiu ofte ricevas tiun saman nomon. La tradicia ekzemplo estas tio, ke oni bone atentu siajn vestaĵojn, dum oni marŝas en veprejo, por ke tiuj ne implikiĝu inter la dornoj kaj ne disŝiriĝu. Do takŭi Allahon estas agi kun konscio, ke ĉiu ago estas manifestiĝo de universala principo kaj do submetiĝas al reguloj, laŭ kiuj, ekzemple, ĉiu ago havas sian sekvon. Do la konsilo, ke oni takŭu Allahon en ĉiu ajn situacio, estas invito al sana, konscia prudento.

Poste oni aplikas tiun ĝeneralan konsilon en individua agosfero: ĉiu ago havas ja sian sekvon. Tamen malbona ago, kun sia malbona sekvo, ne estas la fino de ĉiu espero; nome ĉar estas ebleco kompensi per bona ago, kiu per sia bona sekvo iel forviŝu la malbonaĵon. Do la dua konsilo estas mesaĝo de bela espero kiel apliko de sana prudento en la vivo de ĉiu homo.

Sed estas eĉ tria konsilo, kiu portas nin klare sur la terenon de socia vivo; la homo rilatas ne nur al Allaho kaj al si mem, sed ankaŭ, nedisigeble de tiu duopa rilato, al sia medio. Kaj la plej senpera medio de la homo estas la homa medio. La tria konsilo estas invito al semado de belaj semoj en nia socia vivo; ne agrese, sed kun bela karaktero. Fakte, la ideoj pri belo kaj bono ofte diversas kaj diverĝas en la homaj socioj. Kion fari? Nu, provi kaj provi, kaj ĉiam laŭeble lerni de ĉiu sperto.