2011/01/30

Kvara hadiso el la Kvardek de la Navaano


Abu Abdalrahman’ Abdallah’ ebn Mas’ud’ (Allaho kontentu pri li!) rakontis:

La Rasulo de Allaho (la namazo kaj la paco de Allaho estu sur li!), verdira kaj kredinda, rakontis al ni:

Ĉiu el vi ekestas per amasiĝo en la patrina ventro dum kvardek tagoj ekde verŝita guto. Li poste fariĝas karnopeco samlonge. Poste la malako estas alsendata kaj blovas en lin la spiriton, ĉe kio li ricevas kvar ordonojn, kiuj difinas lian vivtenadon, lian vivdaŭron, lian agadon kaj ĉu li estos malfeliĉa aŭ belŝanca.

Je Allaho, krom kiu estas neniu dio! Foje iu el vi agadas kiel agas la paradizuloj, ĝis inter li kaj la Paradizo estas nur unu ulno, sed tiam tio difinita devancas lin kaj li agadas kiel agas la fajruloj, kaj li envenas la Fajron.

Kaj foje iu el vi agadas kiel agas la fajruloj, ĝis inter li kaj la Fajro estas nur unu ulno, sed tiam tio difinita devancas lin kaj li agadas kiel agas la paradizuloj, kaj li envenas la Paradizon.


 Tion rakontis la Boĥarano kaj Moslem.

[Ĝis ĉi tie la teksto de la Navaano. Nun sekvas miaj notoj:]

Eĉ nur supraĵa legado de la teksto altrudas jenan komenton pri la enhavo:

La kunuloj de Mohammad estimis, tial aspiris, pacan, trankvilan karakteron. Por kultivi tian karakteron la okazo proponis al ili, kaj la teksto plu proponas al ni hodiaŭ, ĉi tiun temon por medito:

Antaŭdifinitaj en ketabo (tio estas, maktubaj) estas aferoj, kiuj profunde interesas plej multajn homojn, ĉu prave, ĉu malprave:
Kiel mi vivtenos min?
Kiel longe mi vivos?
Kiel mi agu en difinitaj okazoj?
Ĉu mi rikoltos feliĉan rezulton, aŭ ne?

Sed oni ne fidu la ŝajnon, ĉar la fina destino foje ne estas tiel feliĉa, kiel oni esperas.
Kaj oni ankaŭ ne malesperu, ĉar la fina destino foje ne estas tiel malfeliĉa, kiel oni timas.
Do oni restu en trankvila ekvilibro, nek memkontenta nek malespera, sed nur atenta.

No hay comentarios:

Publicar un comentario en la entrada